Oberto (opero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oberto, Conte di San Bonifacio
drama muzika verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo itala lingvo
Eldonado
Eldondato 19-a jarcento
Ĝenro dramo • opero
Loko de rakonto Bassano del Grappa
vdr

Oberto, Conte di San Bonifacio estas opero en du aktoj de Giuseppe Verdi laŭ itallingva libreto de Temistocle Solera, bazita sur ekzistinta libreto de Antonio Piazza probable nomata Rocester.[1][2]

Portreto de Verdi, 1839-40 de Molentini

Ĝi estis la unua opero de Verdi, verkita ĉirkaŭ periodo de kvar jaroj kaj estis unuafoje ludita ĉe la Teatro alla Scala, Milano, la 17an de Novembro 1839. La ludado ĉe La Scala ĝuis "justan sukceson" kaj la teatra entreprenisto, Bartolomeo Merelli, mendis du pliajn operojn el la juna komponisto.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

La agado okazas en 1228 en Norda Italio. Estis okazinta batalo inter Oberto, Grafo de San Bonifaco, kaj Salinguerra, estre de Ezzelino da Romano. Oberto estis malvenkita kaj retiriĝas al Mantovo. Dume lia filino Leonora estis seksallogita kaj abandonita de Riccardo, Grafo de Salinguerra, kaj Riccardo estas edziĝonta al Cuniza, fratino de Ezzelino. Leonora iras al Bassano la tagon de la nupto de Riccardo, intence renkonti lin.

Akto 1a[redakti | redakti fonton]

Akto 2a[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Notoj

  1. 1,0 1,1 David Kimbell 2001, en Holden, p. 977
  2. Budden 1984, p. 44: Li notas ke nur Solera ricevis atribuon eĉ kvankam la majoritato de la teksto estis "probable de Piazza". p. 44

Ĉefaj fontoj

  • Budden, Julian (1984), The Operas of Verdi, Volume 1: From 'Oberto' to 'Rigoletto' . Londono: Cassell. ISBN 0-304-31058-1.
  • Kimbell, David (2001), en Holden, Amanda (eld.), The New Penguin Opera Guide, Novjorko: Penguin Putnam. ISBN 0-14-029312-4
  • Parker, Roger (1997), "Discovering a New Musical Voice", booklet accompanying the Philips CD.
  • Parker, Roger (1998), "Oberto, conte di San Bonifacio", in Stanley Sadie, (Ed.), The New Grove Dictionary of Opera, Vol. 3. London: MacMillan Publishers, Inc. ISBN 0-333-73432-7 ISBN 1-56159-228-5
  • Toye, Francis (1931), Giuseppe Verdi: His Life and Works, New York: Knopf

Aliaj fontoj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]