Oberurnen
| Oberurnen | |
|---|---|
| Kantono | Glaruso |
| Komunumo(j) | Glaruso Nordo |
| Koordinatoj | 47°6′50″N 9°3′29″O / 47.11389°N, 9.05806°OKoordinatoj: 47°6′50″N 9°3′29″O / 47.11389°N, 9.05806°O |
| Nombro de enloĝantoj | 1932 |
| Areo | 12,82 km² |
| Alteco | 430 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 8868 |
Oberurnen estis ĝis la 31-a de decembro 2010 politika komunumo en Kantono Glaruso, en Centra Svislando. Ĝi havis 1932 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008. Kun efiko de la 1-a de januaro 2011 Oberurnen estis integrita al la nova komunumo Glaruso Nordo.
Enhavo |
Geografio [redakti]
Oberurnen situas en la nordo de la kantono ĉe la transiro de la Linth-Ebenaĵo al la valo de Glaruso. Tute en la oriento la iama komunuma teritorio tuŝas la riveron Linth.
La kantona ĉefvojo de Pfäffikon tra Glaruso GL kaj Klausen-Pasejo al Altdorf pasas tra Oberurnen, sed ĉirkaŭvojo ĉirkaŭkondukas la transirtrafikon ĉirkaŭ la vilaĝocentron. En distanco de 1 km norde en Niederurnen troviĝas la plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A3.
Najbaraj komunumoj antaŭ la komunuma reformo [redakti]
La iama komunumo Oberurnen limis en nordo al Niederurnen, en oriento al Mollis, en sudo al Näfels, en sudokcidento al Innerthal (SZ), kaj en nordokcidento al Schübelbach (SZ).
Trafiko [redakti]
Oberurnen disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Rapperswil tra Uznach kaj Glaruso al Linthal. Krome ekzistas ankaŭ buslinio al la stacidomo de Ziegelbrücke.
Historio [redakti]
La unua dokumenta mencio de Oberurnen datiĝas el la jaro 1340 Obern Urannen.[1]
Kadre de la Glarusa Komunumreformo la komunumo Oberurnen estis kun efiko de la 1-a de januaro 2011 kunigita kun al komunumoj Bilten, Filzbach, Mollis, Mühlehorn, Näfels, Niederurnen kaj Obstalden al la nova komunumo Glaruso Nordo.
Notoj kaj referencoj [redakti]
Eksteraj Ligiloj [redakti]
Bildoj [redakti]
|
||||||