Oberuster

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Oberuster
Blazono de Oberuster
Blazono de Oberuster
Blazono de Oberuster
Oberuster vidita de la kastela monteto
Oberuster vidita de la kastela monteto
Oberuster vidita de la kastela monteto
kvartalo
Kantono Zuriko
Komunumo(j) Uster
Koordinatoj  47° 20′ 46″ N 8° 43′ 5″ O / 47.34611 °N, 8.71806 °O / 47.34611; 8.71806 (mapo)Koordinatoj: 47° 20′ 46″ N 8° 43′ 5″ O / 47.34611 °N, 8.71806 °O / 47.34611; 8.71806 (mapo)
Areo ĉ. 5 km²
Alteco 472 m super marnivelo
Poŝtkodo 8613
Situa mapo de Oberuster
Situa mapo de Oberuster
Situa mapo de Oberuster
vdr

Oberuster (prononcu obərustə; en la alemana lingvo: Oberuschter; en Esperanto ankaŭ Supra Uster) estas kvartalo kaj iama civila komunumo de la komunumo kaj urbo Uster en la distrikto Uster, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis proksimume 5000 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Oberuster situas ĉe la bordo de la rivero Ustermer Aa okcidente de la urbocentro de Uster en la tiel nomita Aa-Valo. En sude la kvartalon limigas la monteto Tämbrig, de kies pinto kun alteco de 522 m s.m. estas bela rondvido al la tuta urbo Uster, al la lago Greifensee kaj la tuta Glatt-Valo.

Blazono[redakti | redakti fonton]

La blazono de Oberuster estas arĝenta arbo eltondita sur blua fono. Ekzistas nur unu dokumento pri la blazono, nome bildo super la pordo de la malnova baza lernejodomo en Oberuster. La originalaj koloroj estas malcertaj, ĉar la blazono dum renovigo de la domo estis pentrita, la arbo per verda, la trunko per bruna kaj la kampo per blua koloro, kio tamen ne povas esti korekta laŭ heraldiko. La urbestraro de Uster decidis la 13-an de julio 1976 oficiale pri la arĝenta arbo sur blua grundo. [1]

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Oberuster estas konektita al la publika transportreto per la du lokaj buslinioj 813 kaj 845 de la loka busreto de la urbo Uster. Ek de komenco de 2014 la busoj cirkulas ĉiun kvaronhoron. Tra Oberuster kondukas la kantona ĉefvojo de Uster tra Aathal al Wetzikon, kaj sur ĝia teritorio situas la alveturejo Uster-Okcidento al la svisa aŭtovojo A53. Kvankam trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj pasas tra Oberuster, la kvartalo ne disponas pri propra stacidomo. La fervojlinio tranĉas Oberuster en du partojn. En Oberuster ekzistas kvar samnivelaj fervojtransirejoj, kiuj estas gravaj trafikobstakloj.

Infrastrukturo[redakti | redakti fonton]

Oberuster disponas pri supermerkato de Coop, bakejo, poŝtoficejo kaj pluraj restoracioj. En Oberuster ekzistas primara lernejo, infanĝardeno, infanvartejo kaj la maljunulejo Rosengarten, futbalplaco kaj la aventurludejo Holzwurm (en Esperanto: Lignovermo). Ekzistas kvartala asocio, kiu organizas diversajn publikajn festojn kaj la festadon de la 1-a de aŭgusto sur Tämbrig. En la kvartalo situas ankaŭ la urba oficejo por azilpetantoj. Tra Oberuster pasas la Insdustrilernopado Zurika Oberlando, sur kiu pluraj interesaj objektoj situas en Oberuster.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum romia epoko en la hodiaŭa kvartalo Oberuster kruciĝis la vojoj de la Glatt-Valo al la Zurika Oberlando kaj de Vinterturo al la Lago de Zuriko.

La unua dokumenta mencio de Oberuster datiĝas el la jaro 1325 laŭ listo (hodiaŭ perdita) de la feŭdoj de la Habsburgoj al la Senjoroj de Rapersvilo.[2]

Oberuster estis la kerno de la unuaj setlejoj sur la teritorio de la hodiaŭa urbo Uster. Grandaj partoj de la teritorioj en Oberuster apartenis al la Monaĥejo Ruti, la centro de la komunumo mem tamen plejparte estis posedaĵoj de liberaj kamparanoj, fakte tute nekutima afero en mezepoko. La plej malnova konstruaĵo de la hodiaŭa Oberuster estas fabrikkonstruaĵo nomita Öle (en Esperanto Oleejo). Ĝi servis de 1636 ĝis 1884 kiel premilejo por kolzo kaj aliaj produktoj. Poste ĝin tansprenis la ŝpinejo Huber kiel laborejo. [3]

Ĝis komence de la 19-a jarceno Oberuster ekzistis kiel aparta civilkomunumo. La 9-an de julio 1927 la iamaj civilkomunumoj de Uster estis kunigitaj al la hodiaŭa politika komunumo Uster. [4]

Esperanto-Movado[redakti | redakti fonton]

En Oberuster vivas la aktuala kunprezidanto de Svisa Esperanto-Societo, Dietrich Michael Weidmann kaj troviĝas la sidejo de lia Esperanto-tradukentrepreno Allsprachendienst Esperanto GmbH.

Bildoj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: Stadtarchiv & Kläui Bibliothek Uster
  2. Fonto: Indiko pri la mencio de Oberuster en la oficiala retejo de la urbo Uster Arkivigite je 2014-05-12 per la retarkivo Wayback Machine
  3. Tabulo n-ro 16 de la Industrioinstrupado Zurika Oberlando
  4. Fonto: Paĝo pri historio en la retejo de la urbo Uster

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]