Obergoms

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Oberwald)
Obergoms
Kombinita blazono de la vilaĝoj de la komunumo Obergoms
Kombinita blazono de la vilaĝoj de la komunumo Obergoms
Kombinita blazono de la vilaĝoj de la komunumo Obergoms
Preĝejo de Oberwald
Preĝejo de Oberwald
Preĝejo de Oberwald
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Goms
Koordinatoj  46° 32′ 1″ N 8° 20′ 55″ O / 46.53361 °N, 8.34861 °O / 46.53361; 8.34861 (mapo)Koordinatoj: 46° 32′ 1″ N 8° 20′ 55″ O / 46.53361 °N, 8.34861 °O / 46.53361; 8.34861 (mapo)
Nombro de loĝantoj 705
Areo 155.60 km²
Alteco 1377 m super marnivelo
Poŝtkodo 3999
Komunumkodo 6076
Mapo de Obergoms
Mapo de Obergoms

priskribo de mapo=Situa mapo de Obergoms

vdr

Obergoms estas urbo komunumo en la distrikto Goms de Kantono Valezo, Svislando. La vilaĝoj, kiun ĝin formas havis kune 705 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Obergoms situas en la supra parto de la Kantono Valezo la tiel nomita Goms ĉe la bordo de la rivero Rodano sub la lango de la Rodan-Glaĉero. La komunumo estas elirpunkto de tri gravaj montpasejoj nome Nufenen, Grimselo kaj Furko.

La komunumo konsistas el la vilaĝoj Obergesteln, Oberwald (al kiu ankaŭ apartenas la nur somere loĝata setlejo Gletsch kaj Ulrichen.

La najbaraj komunumoj estas:
 - nord-okcidente: Guttannen kaj Gadmen (en kantono Berno);
 - nord-oriente: Göschenen kaj Realp (en kantono Urio);
 - oriente: Bedretto (en kantono Tiĉino);
 - sude: Formazza, (Piemonto) en Italio;
 - kaj sud-okcidente: Reckingen-Gluringen kaj Münster-Geschinen (en kantono Valezo).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo Obergoms estas ligita al la publika trafiko per la fama Furko-Oberalp-Fervojo. La komunumo disponas pri stacidomoj en Ulrichen, Obergesteln kaj Oberwald. En Oberwald komenciĝas la Furkobaztunelo al Realp, kiu estis malfermita en la jaro 1982. Antaŭe la fervojlinio pasis la Furkopasejon. Pro la lavangodanĝero dum vintro la pasejo kaj ankaŭ la fervojlinio devis esti fermitaj. Sur la malnova fervojlinio super la pasejon ek de 1992 somere funkcias turisma vaportrajnlino, nome la Vaporfervojo Furko-montolinio.

La Furko-Oberalp-Fervojo ofertas tra la Furkobaztunelon aŭtotrajnon, kiu ebligas certan konekton de Kantono Valezo al Kantono Urio kaj cetera centra Svislando sen bezono de traveturo de la malfacila kaj ofte danĝera Furkopasejo.

De Ulrichen eliras la pasejvojo tra Nufenen al Airolo en Kantono Tiĉino. La pasejvojoj al Furko kaj Grimselo disiĝas en Gletsch. Sur ĉiuj tri pasejvojoj funkcias somere poŝtaŭtolinoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

En publika baloto de la 25-a de novembro 2007 estis decidita la kunigo de la tri ĝis tiam aŭtonomaj komunumoj Ulrichen, Obergesteln kaj Oberwald al la nova komunumo Obergoms, kiu tiel estis fondita la 1-an de januaro 2009.

Ulrichen[redakti | redakti fonton]

En Ulrichen okazis 1211 la 1-a kaj 1419 la 2-a batalo de Ulrichen. Dum ambaŭ bataloj la valezanoj sukcese defendis sian liberecon kontraŭ la bernanoj.

Ĝis 1999 en Ulrichen funkciis la plej alte situanta flughaveno de la svisa armeo. Post la fermo de la flughaveno oni fosis sur parto de la flughavena areo lagon, kies enhavon oni utiligis por la lavangprotektomuro.

Obergesteln[redakti | redakti fonton]

Unuaj setlejoj en Obergesteln jam ekzistis en la bronzepoko en la 3-a jarmilo a.K.. En la jaroj 1211 kaj 1419 okaze de la bataloj de Ulrichen la bernanoj invadis la lokon kaj elrabis la vilaĝon. La 18-an de februaro 1720 la vilaĝo estis kovrita de grandega lavango kaj en septembro 1868 incendio detruis la vilaĝon.

Oberwald[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Oberwald datiĝas el la jaro 1386 kiel Superiore Valde. En la jaro 1419 Oberwald estis kun la ceteraj vilaĝoj de Obergoms atakita de la bernanoj kaj elrabita. En la jaro 1915 estis konstruita la Furko-Oberalp-Fervojo, per kiu Oberwald estis konektita al la publika trafikreto. En la jaro 1982 estis malfermita la Furko-Baztunelo de Oberwald al Realp. Per la aŭtotrajnoj tra la tunelo Oberwald ek de tiam tutjare estas konektita kun la centro de Svislando.

Turismo[redakti | redakti fonton]

La tuta regiono estas fama turisma regiono. En somero allogas la alppasejoj kaj la Rodan-Glaĉero la gastojn, en vintro la regiono invitas por skiado. En la valo ekzistas longa skikuradvojo de Oberwald al Niederwald laŭlonge de Rodano. Sed ne nur por skikurantoj, sed ankaŭ por neĝtabulado kaj alpa skiado la regiono ofertas multajn eblecojn. Diversaj skiliftoj estas je dispono kaj la granda skiregiono de Bellwald trajne kaj aŭte en malmulta tempo atingeblas. Por sledantoj la regiono de Obergoms ofertas diversajn belajn sledvojojn kaj somere kaj vintre la regiono allogas migrantojn kaj naturamikojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]