Obi-Van Kenobi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Obi-Vano "Beno" Kenobio [obi-ŭan-kenobi] (Stel-Militaj datoj: de 57 abJ ĝis O abJ) estas rolulo ludata de Ewan McGregor (epizodoj 1-3) kaj Alec Guinness (epizodoj 4-6) en la film-serio Star Wars. Li estas Ĵedaj-majstro, kiu havas gravan rolon pri la destino de la stelaro.

Naskiĝinta je 57 abJ (antaŭ la batalo de Javino IV), li iĝis lernanto ("padawan") de Kvaj-Gon Ĝin, kiam li estis 13-jara. Kiel la aliaj Ĵedajoj, li batalas per sia blua lumsabro kaj per la "Forto".

Li estas unu el la kvar roluloj (kun Anakin Skajvalker, R2-D2 kaj C-3PO), kiuj aperas en ĉiuj ses epizodoj de la filmserio.