Objektivismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Objektivismo estas filozofia sistemo disvolvita de la rusa-usona verkisto Ayn Rand. Rand unue disvolvis ĝin en ŝiaj fikciaj verkoj, pli renome The Fountainhead (1943) kaj Atlas Shrugged (1957), kaj poste en ŝiaj nefikciaj verkoj. Leonard Peikoff poste donis ĝin pli formalan strukturon kaj karakterizis ĝin kiel "fermita sistemo" kiu estas ne ŝanĝebla.

Resume, Objektivismo tenas ke estas sendependa vero pri kio homaj estaĵoj estas konsciaj tra siaj sencoj, ke racio estas la sola metodo por kolekti scion, ke la ĝusta morala kodo de sia vivo estas alceli sian propran egoismon, kaj ke la sola morala socia sistemo estas tuta laissez-faire kapitalismo kun ŝtato strikte limigita al juĝejo, polico kaj armeo, ĉar tio estas la sola sistemo kiu ne lasas homojn iniciigi fizikan devigon unu kontraŭ la alia.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]