Objektiveco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Objektivismo oponas, en la onia opinio, al subjektivismo, kaj indikas emon interpreti la tutan realon funkcie de la objekto, igi la objekton la kerno de la solvo de la sciteoria problemo. La vorto 'objektivismo', tamen, ne havas unusencan signifon pro la diverseco de la nocioj propraj de la objektoobjektiveco el kiuj ĝi devenas.

Tial per la termino “objektivismo” oni difinas malsamajn filozofiajn sistemojn. Do unue ĝi signifas sendependon de la spertaj, sciencaj kaj etikaj valoroj el la kondiĉoj empiriajpsikologiaj aŭ alispecaj de unuopulo.

Eblas jenaj distingoj:

  • realisma objektivismo (de pozitivismo kiu revenĝas la fakton kiu siavice fariĝas ekskluziva kriterio de la vero; de la metafizikoj transcendaj kiuj supozas realon eksteran kaj konstituitan antaŭ la spertanto;
  • objektivismo transcenda (karakterizo de la filozofio de Kant) kiu asertas universalecon kaj neceson de puraj formoj kaj puraj konceptoj de la scio per kiuj la scianto alvenas agnoski la ekstermensan “realon en si mem”;
  • objektivismo ideisma (dirita ankaŭ absoluta subjektivismo) kiu trafas la kreemon de la Spirito koncerne la objekton aŭ eston en ĝi imanentan. [1]

Preskaŭ ĉiuj tiaj filozofiaj ‘objektivistoj’ engaĝiĝas pruvi ke sia objektivismo ne similas al la “vulgara objektivismo” aŭ al tiu supozita “naiva objektivismo” de la klasika aŭ mezepoka aŭ al tiuj similaj filozofioj.

Kutime objektivistoj sin servas de tiu vidpunkto por alveni al la konstato kaj difino de la etikaj principoj kaj valoroj, kiujn ankaŭ aliaj subjektivaj filozofiaj sistemoj agnoskas sed ne tute prave.

Etika objektivismo

Laŭ la objektivsma etiko, la vero aŭ malvero de la moralaj juĝoj ne dependas de kredoj aŭ sentoj de iu aŭ multaj personoj. Tiu pensa vidpunkto subtenas ke la primoralaj propozicioj similas al tiuj de kemio, biologio aŭ aliaj ‘objektivaj sciencoj’, kiuj priskribas la realon sendependan de la menso. Kiam fakte kion ili priskribas per precizeco, tio estas vera spite de tio pensata, esperata, sentata, dezirata aŭ timata de la esploristo. Marŝas tra tiu vojo ĝenerale religioj (ekzemple la laŭkristana natura morala leĝo), platonismo, Aristotelismo, Skolastikismo, Kantismo kaj diversaj modernaj filozofioj.

Tiu koncepto pri etiko ĝenerale oponas etikan subjektivismon kaj relativismon. [2]

Bibliografio

  • Robert Nozick, Invariances: the structure of the objective world. Cambridge: Harvard UP, 2001.
  • Enciclopedia filosofica, Centro Studi Filosofici, Gallarate (Italio), Lucarini, vol. VI
  • Richard Rorty, Objectivity, Relativism, and Truth, Cambridge, 1994
  • David Castillejo, The Formation of Modern Objectivity, Madrid: Ediciones de Arte y Bibliofilia, 1982.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. Objektivismo estas ankaŭ la termino elektita de la rusdevena usona Ayn Rand kaj aliaj pensuloj aŭ verkistoj por karakterizi siajn apartajn priartajn vidpunktojn kiuj, tamen, fine, konfluas en objektivismon filozofian. (“Nova objektivismo arta”) [1].