Objektivismo (poezia skolo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Objektivismo estis duageneracia skolo de anglalingva modernisma poezio. Ties poetoj estis ĉefe usonanoj influitaj, inter aliaj, de Ezra Pound kaj William Carlos Williams. La ĉefaj principoj de objektivisma poetiko, laŭ Louis Zukofsky, estis traktado de la poemo kiel objekto kaj emfazo sur sincero, inteligento kaj la povo de la poeto rigardi la mondon klare. Kvankam la nomo similas al tiu de la filozofia skolo de Ayn Rand, la du movadoj ne estas ligataj kaj, fakte, estas fundamente malsamaj.[1]

La kerna grupo konsistis de usonanoj Zukofsky, Williams, Charles Reznikoff, George Oppen kaj Carl Rakosi, kaj la brito Basil Bunting. Poste alia usona poeto, Lorine Niedecker, asociiĝis kun la grupo. Multaj aliaj poetoj inkluziviĝis en fruaj publikaĵoj sub la objektivisma rubriko sen havi la samajn sintenojn pri poezio de la kerna grupo. Kvankam tiuj poetoj ĝenerale sufris kritikan neglekton, precipe en siaj fruaj karieroj, kaj multaj el ili rezignis dumtempe pri poezio, ili eventuale fariĝis tre influaj al postaj generacioj de verkistoj, kiuj verkis laŭ la tradicio de anglalingva modernisma poezio.

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Objectivism (poetry) en la angla Vikipedio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2012) The New Anthology of American Poetry: Vol. III: Postmodernisms 1950-Present. Piscataway NJ: Rutgers University Press]. ISBN 978-0813551562.