Oblasto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Warning Eble, vorto "oblasto" ne ekzistas en lingvo Esperanto
Forigo
Oni petas forigi ĉi tiun artikolon, ĉar ne estas pruvita ekzistado de la vorto en Esperanto.
    Bonvolu averti la ĉefan aŭtoron de la artikolo per aldono de la kodero {{Forigu|Oblasto|petanto=<via uzantonomo>}} al ties diskutpaĝo.  
    Komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj".  
    Administrantoj – memoru kontroli ĉu ĉi tien io ligas kaj historion de la paĝo  

Oblasto (ruse kaj ukraine область, beloruse вобласць / voblasć; en Esperanto laŭvorte "regiono" aŭ "areo") estas geografia neologismo por la nomo de superaj subŝtataj administraj regionoj en Belorusio, Bulgario, Ukrainio kaj Kirgizio. Krom en tiuj ĉi lingvoj, la termino en simila nacilingva formo estas geografia fakvorto interalie en la angla, finna, franca, germana, hispana, indonezia, kataluna, nederlanda, norvega kaj sveda, sed se oni volas eviti ĝin esperantlingve, plej taŭgas la ĝenerala vorto "regiono" (kvankam pri Rusio ekzistas kaj 49 "oblastoj" – origine administra, politika vorto – kaj 7 "krajoj" – origine neformala, nepolitika vorto –, kaj ambaŭ en Esperanto estas "regionoj", tial en la vikipedia paĝo pri Rusio la oblastoj tradukiĝas al "provincoj" kaj la "krajoj" al "regionoj").

Belarusio[redakti | redakti fonton]

Belarusio estas dividita je ses oblastoj (pluralo belorusa: „voblasci“) plus la aparta ĉefurbo Minsko. Provizore, la vikipedia lingvouzo por ili precipe uzas la vorton "regionoj". Temas pri la Bresta, Homela, Hrodna, Mahilova, Minska kaj Vicebska oblastoj (regionoj)[Dubinda teksto].

Bulgario[redakti | redakti fonton]

De 1997, Bulgario konsistas el 28 oblastoj, en ne-slavaj lingvoj foje nomataj tiel, foje "provincoj", "regionoj" aŭ "distriktoj". Antaŭe, dum 12 jaroj ekzistis naŭ pli grandaj administraj unuoj. Provizore, la vikipedia lingvouzo laŭ la rusia kaj ukrainia modeloj precipe uzas la vorton "provincoj"[Dubinda teksto].

Kirgizio[redakti | redakti fonton]

Kirgizio konsistas el sep oblastoj kaj unu sendependa urbo[Dubinda teksto].

Rusio[redakti | redakti fonton]

En la Rusa Federacio oblasto estas administra unuo kun malpli da aŭtonomio ol respubliko. Fakte dum lastaj jaroj la nivelo de aŭtonomeco de respublikoj, oblastoj kaj krajoj (vidu supre) iĝis komparebla[Dubinda teksto].

Oni uzas vorton provinco en Esperanto por oblastoj de Rusio.

Ukrainio[redakti | redakti fonton]

Ukrainio konsistas el du sendependaj urboj (Kievo kaj Sebastopolo), unu Aŭtonoma Respubliko (la preskaŭinsulo Krimeo) kaj 24 oblastoj[Dubinda teksto].

Ankaŭ ukrainiaj esperantistoj preferas uzi la vorton provinco por nomi la "oblastojn" de Ukrainio.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Departemento (Francio, Hungario)
Federacia lando (Germanio, Aŭstrio)
Grafejo (Britio)
Kantono (Svisio)
Provincoj de Pollando (Polio)