Oblikva turo en Nevjansko (Rusio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oblikva turo en Nevjansko
inclined tower • rekonilo
Estiĝo 1721
Lando RusioRusia ImperioSovetunio vd
Situo Nevjansk
Situo
Geografia situo 57° 29′ 24″ N, 60° 13′ 24″ O (mapo)57.4960.2233Koordinatoj: 57° 29′ 24″ N, 60° 13′ 24″ O (mapo)
Oblikva turo en Nevjansko (Sverdlovska provinco)
Oblikva turo en Nevjansko (Sverdlovska provinco)
DEC
Oblikva turo en Nevjansko
Oblikva turo en Nevjansko
Lokigo de Sverdlovska provinco en Rusio
Situo de Oblikva turo en Nevjansko
Map
Oblikva turo en Nevjansko
Parto de Nevyansk Mechanical Plant vd
Retejo http://museum-nev.ru/
vdr
la Oblikva turo kaj malnovrita katedralo de Transfiguriĝo

La Oblikva turo situas en urbo Nevjansko, Sverdlovska provinco, Rusio (57° 29′ N 60° 12′ O / 57.483 °N, 60.200 °O / 57.483; 60.200 (mapo)). La konstruaĵo estas parto de tiea Historia Arkitektura muzeo. Ĝia alteco egalas 57 metrojn, angula delivo de la pinto egalas 1,86 metrojn direkte al sud-oriento. Nomo de arkitekto ne restis en analoj. Ĉi-objekton en 1960 oni aldonis en liston de plej gravaj monumentoj de Rusio.

Akinfij Demidov

Apero[redakti | redakti fonton]

La turon oni konstruis en la unua duono de la 18-a jarcento ĉefe kiel belfrido laŭ ordono de industriisto Akinfij Demidov posedinto de tieaj uzinoj produktintaj krudferajn kaj ŝtalajn metalaĵojn.

Ekzistas du supozoj de deveno de angula delivo. La unua deklaras, ke ekstravaganca Demidov estis informita pri Oblikva turo de Pizo kaj ekvolis konstrui ion similan. La dua pli verŝajna eksplikas aperon de oblikvo pro subtera akvo difektinta grundon sub fundamento, ĉar proksime fluas rivero Nejva.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo aspektas kiel ordinara sonorilejo de la rusa arkitektura stilo de tiama epoko. Sur ĝia kvarangula bazo staras tri okangulaj etaĝoj, kiujn kronas konusa tendo. Ĉiu etaĝo havas siajn podiojn ornamitajn per belaj metalaj bariloj.

Unikaj teknikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • La pinto de la turo estas metala ventoflago staranta sur globo kun kejloj, kiu funkciis kiel fulmoŝirmilo. Ĝi aperis multe pli frue ol sama ilo inventita de Benjamin Franklin en 1752;
  • Horloĝoj metitaj en la turon estas fabrikitaj en Anglio kaj muzikas ĝis nun ĉiun horkvaronon 20 diversajn melodiojn;
  • Kelkajn sonorilojn faris kaj subskribis angla majstro en la latina lingvo: RICHARD PHELPS LONDINI FECIT 1730;
  • Unu vasta ĉambro de la turo havas nekonatan por tiamaj vizitintoj sekreton (rimarkindan akustikon), pri kiu konis nur la posedanto. Per ĝi eĉ mallaŭte dirita vorto en unu flanko de la ĉambro estas klare aŭdebla en la mala flanko.
  • Brikaj muroj de la turo havas krudfer-ŝtalan truson, kiu bone funkcias jam tri jarcentojn kaj protektas la konstruaĵon kontraŭ detruo.

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • Fjodorov E. La Ŝtona Zono (ruse Каменный Пояс)
  • Fjodorov V. Misteroj de la Nevjana turo (ruseТайны Невьянской башни)
  • Ŝakinko I. La Nevjana turo (ruse Невьянская башня)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]