Obrechies

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Obrechies
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Francio
Regiono Nordo-Kaleza Markolo
Departemento Nord Nord
Arondismento Avesnes-sur-Helpe
Kantono Maubeuge-Sud
INSEE kodo 59442 [+]
Poŝtkodo 59680
Kodo laŭ INSEE 59442
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro S-ro Michel Duveaux
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 255 (1 999)
Loĝdenso 46 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 50°13′14″N 4°01′36″O  /  50.22056°N, 4.02667°O / 50.22056; 4.02667 (Obrechies) (mapo)Koordinatoj: 50°13′14″N 4°01′36″O  /  50.22056°N, 4.02667°O / 50.22056; 4.02667 (Obrechies) (mapo)
Alto 138 m - 207 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 5,45 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Obrechies en Francio
50° 13′ 14″ Nordo 4° 01′ 36″ Oriento / 50.2205555556 °N, 4.02666666667 °O / 50.2205555556; 4.02666666667 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Obrechies [+]
vdr
Blazono de Obrechies.
Blazono de Obrechies.

Obrechies estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 255 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Geografio

Obrechies estas ĉirkaŭurbeto kaj parto de la aglomeraĵo de Maubeuge, kiu havas proksimume 120 000 loĝantojn kaj inkludas interalie la urbetojn Aulnoye-Aymeries, Haumont, Jeumont, Feignies, Rousies kaj Ferrière-la-Grande.

Ĝi troviĝas proksime al la landlimo kun Belgio. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur 5,45 km².

Vidindaĵoj

La loka preĝejo estis dediĉita al Sankta Marteno kaj konstruita en 1559. La sonorilturo, kiu konsistas el brikoj kaj ŝtonoj, datiĝas de 1737. Interne videblas bela ligna volbo kaj 18-a jarcenta konfesejo de la renesanca stilo, ambaŭ klasifikitaj kiel Monumentoj historiaj.

Sur la placo de la vilaĝo staras tilio, kiu estis plantita dum la franca revolucio de 1789.

Administrado

Obrechies apartenas al la kantono Maubeuge-Sud, kies ĉefurbo estas Maubeuge. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Avesnes-sur-Helpe, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.

Vidu ankaŭ