Observatorio Boyden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Boyden
Organizaĵo en:University of the Free State
Kodo MPC-074[1]
Loko  Sud-Afriko
pr. Liberŝtato
u. Bloemfontein
Koordinatoj 29° 02′ 19″ S 26° 24′ 17″ O / 29.03861 °S, 26.40472 °O / -29.03861; 26.40472 (mapo)
Alto 1372 m
Fondita 1889
Retejo angle: >>>
Teleskopoj
Rockefeller 1.5 m[5] Optika teleskopo
Nishimura 41 cm[2] Optika teleskopo
Watcher 41 cm[3] Optika teleskopo
Alvan Clark 33 cm[4] Optika teleskopo
Metcalf 25 cm[6] Optika teleskopo
Coelostato 20 cm[7] Suna optika teleskopo
vdr

La Observatorio Boyden (angle : Boyden Observatory) estas astronomia observatorio kaj centro de scienca instruo situanta 20 kilometroj nord-oriente de Bloemfontein en provinco Liberŝtato, Sud-Afriko.

Mastrumas ĝin la Universitato de Liberŝtato. Ĝi estas helpata de la grupo de publika intereso "La amikoj de Boyden" (angle : "The Friends of Boyden"), kaj de la anoj de la Astronomia societo de Sud-Afriko (Astronomical Society of Southern Africa).

Historio

La "Stacio Boyden de la Observatorio Harvard" estis fondita en 1889, fare de la Universitato Harvard, sur la Monto Harvard apud Limo en Peruo. Ĝi estis translokita en Arekipon en oktobro 1890[8].

Ĝi estis nomita en honoro de la bostona inventisto Uriah A. Boyden, kiu en 1879 donacis al la Universitato Harvard 238 000 $ uzeblajn por astronomia celo.

En 1927, la observatorio estis translokita al sia nova situejo en Sud-Afriko, konjektinte ke Bloemfontein estas malpli nubhava ol Arekipo: tio montriĝis vera[9]. La situejo apud la loĝloko de Mazelspoort estis oficiale inaŭgurita en 1933, la unua direktoro por Sud-Afriko estis John S. Paraskevopoulos, en posteno de 1927 al 1951.

En 1954, pro financaj malfacilaĵoj en la Universitato Harvard, la observatorio Boyden esti preskaŭ fermota; sed pluraj eŭropaj landoj partoprenis je esploroj en la observatorio kaj je ties monhelpo. En 1975, la Universitato Harvard (kiu estis transdoninta la titolon al la Smithsonian Institution) anoncis, ke ĝi ne plu monhelpas la observatorio, kiu estis cedita al a Universitato de Liberŝtato en 1976[10].

Instrumentoj

Malkovroj

Asteroidoj makovritaj : 4
4301 Boyden 7-a de aŭgusto 1966
5298 Paraskevopoulos
11781 Alexroberts
14310 Shuttleworth

Signifaj malkovroj estis faritaj elde Arekipo; ekzemple Febo, natura satelito de Saturno, malkovrita en 1898 de William Henry Pickering sur foto fare de DeLisle Stewart; aŭ la asteroidoj 475 Oklo, 504 Koro kaj 505 Kavo.

Elde Bloemfontein Harlow Shapley malkovris du nanajn gakaksiojn: la Skulptistan Nanon en 1937 kaj la Fornan Nanon en 1938.

La Minor Planet Center kreditas la teamo de la observatorio de la malkovro de kvar asteroidoj[11] la 7-an de aŭgusto 1966.

La observatorio Boyden plenumas esploroj pri astrofiziko per la teleskopo de 150 cm. Ĝi faras ankaŭ aktivan programon de edukado kaj por lernantoj kaj por la publiko.

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

  1. Minor Planet Center Observatoriaj kodoj
  2. 2,0 2,1 16 inch Nishimura reflector. The Boyden Facilities. (angle)
  3. 3,0 3,1 16 inch Watcher Robotic reflector. The Boyden Facilities. (angle)
  4. 4,0 4,1 13 inch Alvin Clark Refractor. The Boyden Facilities. (angle)
  5. 5,0 5,1 1.5 meter Boyden-UFS reflector. The Boyden Facilities. (angle)
  6. 6,0 6,1 10 inch Metcalf Photographic Triplet Refractor. The Boyden Facilities.) (angle)
  7. 7,0 7,1 20 cm Coelostat (Solar Telescope). The Boyden Facilities. (angle)
  8. http://www.archive.org/stream/popularsciencemon64newy#page/524/mode/1up "The Arequipa Station of the Harvard Observatory". Popular Science Monthly LXIV: 513] (angle)
  9. Comparison of Cloudiness at Arequipa and Bloemfontein (komparo de nubecoj en Arekipo kaj Bloemfontein) Harvard College Observatory Bulletin No. 866, pp.13-14 (angle)
  10. Recent Developments in Astronomy at Bloemfontein (el Monthly Notes of the Astron. Soc. Southern Africa, Vol. 35, p. 112 (angle)
  11. MPC listo de asteroidaj malkovrintoj(angle)

Eksteraj ligiloj