Observatorio Félix Aguilar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Teleskopo de la "Observatorio Carlos U. Cesco"

La Observatorio Félix Aguilar estas observatorio situanta en la Nacia parko El Leoncito (31°30′36″S 68°37′12″U  /  31.51000°S, 68.62000°U / -31.51000; -68.62000 (Observatorio Félix Aguilar)) provinco de San Juan, Argentino. Ĝia kodo IAU estas 808, Ĝi estis konita kiel "Observatorio El Leoncito" ĝis 1990, (25-a datreveno de la unuaj observoj), tiam ĝi estis nomita "Estación Astronómica Carlos Ulrico Cesco" – EACUC (Astronomia Stacio Carlos Ulrico Cesco), en honoro al la agado kaj monhelpo de Carlos Ulrico Cesco por establi kaj funkciigi la observatorion.

La observatorio ricevis la nomon de Félix Aguilar (18841943), argentina astronomo kaj inĝeniero kiu estis direktoro de la Observatorio de La Plata de 1919 al 1921, kaj de 1934 ĝis sia morto.

En la Nacia parko El Leoncito troviĝas ankaŭ la Astronomia Komplekso de El Leoncito (CASLEO), de IAU-kodo 829, kreita en 1983 per interkonsento inter diversaj universitatoj kaj la federa registaro de Argentino, kaj kies aktivecoj komencis en 1987.

La Minor Planet Center registris multenombrajn malkovrojn de asteroidoj elde la observatorio Félix Aguilar.

Historio[redakti | redakti fonton]

Vido de la malsupra parto de la teleskopo, entenante la regilojn de movo kaj elektronikajn lumkaptilojn

En 1947, la teamo de la Observatorio Lick, en Kalifornio, klopodis determini la strukturon de la Lakta vojo, la lokalizon kaj la movojn de la steloj. Por tio necesis fari observojn elde la suda duonglobo. En 1960, la Universitato Yale ricevis fonduson de 750 k$ de la Fondaĵo Ford por konstruo de tia observatorio Post ekzameno de pluras situoj, la observatorio estis konstruita en El Leoncito, apud Barreal en la provincio de San Juan, e las estribaciones orienta fino de Andoj, ĉirkaŭ 2400 m de altitudo, mastrumita kune de la Nacia Universitato de Cuyo (Observatorio Astronomia "Félix Aguilar" - OAFA) kaj la Suda Observatorio de Yale-Kolumbio (Yale-Columbia Southern Observatory - YCSO).

La unua studo de la suda ĉielo okazis inter 1965 kaj 1974, monhelpita de National Science Foundation (usona agentejo celanta subteni la fundamentan sciencan esploron.

Dum tia periodo, la Mararmea Observatorio de Usono (US Naval Observatory - USNO) translokigis meridianan lornon kun cirlko en "El Leoncito" por plivastigi sian katalogon de la stelaj lokalizoj elde la suda duonsfero. Tiu lorno estis revenigita en Vaŝingtonon en 1974. Ja sama epoko, la Universitato Yale eltiriĝis el la YCSO, kiu iĝis la Suda Observatorio de Yale Inc. (Yale Southern Observatory Inc.[1], YSO) la 23-an de januaro 1975.

Du jaroj antaŭ, la Nacia Universitato de Cuyo dividiĝis en pluraj regionaj akademioj ; tiu de San Juan iĝis la Nacia Universitato de San Juan (UNSJ), kiu mastrumis la Observatorion Astronomian "Félix Aguilar" (OAFA) kaj estis parto de la Suda Observatorio de Yale (YSO). En 1990, la Observatorio El Leoncito ricevis la nomon de "Observatorio Carlos U. Cesco".

De 1974 al 1983, El Leoncito estis mastrumita de OAFA laŭ akordo inter OAFA kaj YSO. En 1983 okazis nova akordo por observo de la suda ĉielo. La akordo estis renovigita en 1993.

La ĉef-telescopo de la Observatorio Cesco estas duobla astrofotilo kun du lensoj, ĉiu de 508 milimetroj de diametro, unu konceptita por la blua lumo kaj la alia por la flava. En la fokusoj de la lensoj estis la fotaj platoj de 43 × 43 cm. La platoj, fabrikitaj en Usono, eksponitaj kaj elvolvitaj en Argentino, estis resenditaj en Usonon en New Haven (Konektikuto) kaj mezuritaj per sistemo de precizeco.

En 1987, Eastman Kodak ĉesigis la produktadon de fotografiaj platoj uzitaj por la observoj, kaj do en 1997 estis instalita en la teleskopo sistemon de elektronikaj lumkaptiloj anstataŭ la eksa fotografia sistemo.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Yale Southern Observatory, Inc. A Brief Description (angle)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Crab Nebula.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Astronomio