Observatorio Lick

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Observatorio Lick
Observatorio
Suda alo de la observatorio kaj kupolo de la
refraktoro de 914 mm (James Lick telescope)
Oficiala nomo: Lick Observatory
Lando Usono Usono
Municipo San Jose (Kalifornio)
Supermara alteco 1 283 m s. m.
Koordinatoj 37° 20′ 35″ N 121° 38′ 34″ U / 37.34306 °N, 121.64278 °U / 37.34306; -121.64278 (mapo)
Situo de la observatorio en okcidenta Usono
Situo de la observatorio en okcidenta Usono
Situo de la observatorio en okcidenta Usono
Vikimedia Komunejo: Lick Observatory
Retpaĝo: http://mthamilton.ucolick.org/

La Observatorio Lick estas astronomia observatorio situanta sur la supro de la Monto Hamilton apud San Jose (Kalifornio - Usono) , ĝia MPC kodo estas 662[1]. Ĝi estas mastrumata de la Universitato de Kalifornio en Santa Cruz, kien ĝia scienca personaro estis translokita en la mezo de la 1960-aj jaroj.

Historio

Granda refraktoro "James Lick Telescope"

La Observatorio Lick estas unu el la unuaj astronomiaj observatorioj konstruitaj sur la supro de monto. Li estis konstruita inter 1876 kaj 1887 monhelpe de donaco de James Lick, kies mortaj restaĵoj estis entombigitaj sub la onta granda refraktoro kun latuna plato kie estas skribita "Here lies the body of James Lick"[2] (Tie kuŝas la korpo de James Lick).

Antaŭ konstrui la observatorion mem, necesis krei ŝoseon al la konstruejon. Ĉar la konstru-materialoj devis esti alportitaj per ĉaregoj tirataj de ĉevalojmuloj, la ŝoseo estis tre sinua tialmaniere, ke ties deklivo estu malpli ol 6,5%, maksimumo por la ĉevaloj. La moderna ŝoseo ĉiam sekvas tion spuron.

De ĝia « unua lumo » la 3-an de januaro 1888, la granda refraktoro de 36 coloj (91 cm) "James Lick Telescope" estis la plej granda en la mondo, ĝis la konstruo de la Observatorio Yerkes. En aprilo 1888, la observatorio pasis sub la respondecon de la Universitato de Kalifornio kaj iĝis la unua monta observatorio konstante okupata ; ĝia unua direktoro estis Edward Singleton Holden. La situo de la observatorio donis bonegajn kondiĉojn de observoj dank'al la foresto de luma poluo kaj la fakto, ke la supro de la Monto Hamilton troviĝas super la nebulo, kiu ofte kovras la Golfon de San-Francisko.

Aviadila akcidento de 1939

La 21-a de majo 1939, dum nokto kiam la nubo kovris la kulminon de la Monto Hamilton, duseĝa aviadilo Northrop A-17 de la United States Army Air Forces (Usona Aerarmeo) kraŝis sur la ĉefan konstruaĵon[3]. Ambaŭ viroj en la aviadilo (la leŭtenanto Richard F. Lorenz kaj la soldato W. E. Scott) mortis. La observatorio mem suferis nur malgrandajn damaĝojn kaj neniu el la observatoria teamo estis vundita.

Nuna stato

Kun la malvolviĝo de San Jose kaj de la Silicon Valley, la luma poluo iĝis problemo por la observatorio. En la 1970-aj jaroj, alian situejon en la Montaro Santa Lucia, sud-oriente de Monterey, estis antaŭvidata por tien translokiĝi parton de la instrumentoj, sed la monrimedo nepra por tiu translokigo estis nesufiĉa. En 1980, la urbo San Jose iniciatis programon de redukto de la luma poluo : notinde, per anstataŭigo de plejparto el la lampoj de la publika lumigo per natrivaporaj lampoj je malalta premo. Dank'al tiaj klopodoj, la Monto Hamilton hodiaŭ restas taŭga loko por astronomia observo. La Internacia Astronomia Unio nomis la asteroidon 6216 San Jose[4] por rekompensi la agadon de la urbo kontraŭ la luma poluo.

Ĉefaj malkovroj

Kelkaj el la malkovroj elde la Observatorio Lick

Instrumentoj

Nunaj instrumentoj de la observatorio.

  • teleskopo C. Donald Shane de 3 m (120 coloj)
  • granda refraktoro Lick de 0,9 m (36 coloj)
  • refraktoro Carnegie de 0,5 m (20 coloj)
  • teleskopo Anna L. Nickel de 1 m (40 coloj)
  • teleskopo Crossley de 0,9 m (36 coloj)
  • teleskopo Tauchmann de 0,5 m (22 coloj)
  • Katzman Automatic Imaging Telescope[5](KAIT) de 76 cm
  • Automated Planet Finder [6]

Notoj kaj referencoj

  1. Kodoj de la Observatorioj (Minor Planet Center)
  2. Foto de la memortabulo de James Lick, el la paĝaro de "flicr
  3. Airplane Crash at the Lick Observatory (aviadila kraŝo sur la Observatorio Lick) (angle)
  4. Slipo de (6216) San Jose (de IAU Minor Planet Center) (angle)
  5. The Katzman Automatic Imaging Telescope (angle)
  6. Automated Planet Finder Telescope (angle)

Eksteraj ligiloj