Observatorio McDonald
La Observatorio McDonald (angle McDonald Observatory) estas astronomia observatorio en la urbo Fort Davis (Teksaso, Usono). Ĝia MPC kodo estas 711[1]. La ĉefa konstruaĵo troviĝas sur la monto Locke (Montaro Davis), je alto de 2070 m. (koordinatoj : 30°40′17″N 104°1′21″W / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 30.67139 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">30.67139°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo <) ; kromaj instalaĵo situas sur la monto Fowlkes, ĉirkaŭ 1,3 km nord-oriente. La observatorio situiĝas en kampuso de la Universitato de Teksaso ĉe Aŭstino kaj estas financita ĉefe de tiu universitato.
Enhavo |
Historio [redakti]
La Observatorio McDonald estis kreita dank'al donaco de la bankisto William Johnson McDonald (1844 – 1926) al la Universitato de Teksaso. Post prokrasto pro kontesto de la testamento, la konstruo komencis sur la monto Locke. La Teleskopo Otto Struve (tiame enkoraŭ ne nomata) estis tie inaŭgurata la 5-an de majo 1939 kaj estis tiam la dua plej granda teleskopo en la mondo. La Observatorio McDonald laboris sub kontrakto de la Universitato de Ĉikago ĝis la 1960-aj jaroj, kiam ĝi iĝis regita de la Universitato de Teksaso, sub la estreco de Harlan James Smith[2].
La nunaj esploroj koncernas la planedsistemojn, la spektroskopion de la steloj, la interstelan medion, la ekstergalaksian astronomion kaj la teorian astronomion[3].
Instrumentoj [redakti]
La observatoro havas diversajn instrumentoj de bildigo kaj spektroskopio en la videbla spektro kaj en la infraruĝo, kaj funkciigas la unuan stacion de lasera distancmezuro de Luno.
Sur la Monto Locke, troviĝas:
- La Teleskopo Otto Struve, de 2,1 m de diametro, kiu ekfunkciis en 1939. Ĝi estas la unua instrumento de la observatorio ;
- La Teleskopo Harlan J. Smith, de 2,7 m de diametro konstruita en 1968 ;
- La norda teleskopo de 1,2 m de la "Monitoring Network of Telescopes", la kongrua suda teleskopo situas en la Sud-Afrika Astronomia Observatorio (SAAO) de Sutherland, (Norda Kablando);
- Teleskopo "Ritchey-Chretien" de 0,5m, propraĵo de la Universitato de Bostono, uzita en optika aeronomio.
Sur la Monto Fowlkes, troviĝas:
- La Teleskopo Hobby-Eberly de 9,2 m, sub ĝia karakera plurfaceta kupolo[4]. Konstruita en 1996, ĝi estas nune la kvara plej granda teleskopo en la mondo.
- La "McDonald Laser Ranging System" (MLRS) : lasera lokalizilo uzita kun teleskopo de 0,76 m por lasera distancmezuro de satelito kaj de Luno.
- La teleskopo de 0,4 m de la "Robotic Optical Transient Search Experiment" (ROTSE) : "Robota Optikaj Esploro de Nedauraĵoj", uzita por serĉi optikajn spurojn de la gama-radiaj ekbriloj.
Popularigo [redakti]
La observatorio estas vizitebla de la publiko. Ĝi produktas la radioprogramadojn de scienca popularigo "StarDate" en angla kaj "Universo" en hispana.
Notoj kaj referencoj [redakti]
- ↑ Minor Planet Center Observatoriaj kodoj
- ↑ Nekrokogo de Harlan James Smith (1924-1991) (el la paĝaro de William Jefferys) (angle)
- ↑ Astronomia programo de la Universitato de Teksaso ĉe Aŭstino (angle)
- ↑ Oficiala paĝaro de la HET (Hobby-Eberly Telescope) (angle)
Eksteraj ligiloj [redakti]
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Astronomio |