Observatorio Roĵen
La Observatorio Roĵen (cirile Национална астрономическа обсерватория - Рожен : Nacionala Astronomiĉeska Observtorija - Roĵen) estas astronomia observatorio situanta 90 km sude de Plovdiv en Bulgario. Plej proksimaj urboj estas je 15 km nord-oriente Ĉepelare kaj je 30 km sude Smoljan.
Ĝi estas administrata de la Instituto de Astronomio de la Akademio de Sciencoj de Bulgario. Tiu observatorio estas unu el plej grandaj en Eŭropo kaj havas aktiva teamo de ĉ. 50 astronomoj.
Ĝi malfermiĝis oficiale la 13-a de marto 1981, kvankam la observoj estis komencitaj en septembro 1980. Elde tie, dek asteroidoj estis malkovritaj.
En julio 2010, pro elĉerpiĝo de monrimedo, ĝi estis minacita de fermo[1]. Per peticio, 4300 bulgaraj civitanoj sukcese petis ke oni daŭrigu la aktivecojn.
La 10-an de julio 2010, la ekstersunsistema planedo WASP-3c estis malkovrita per mezuroj faritaj elde la observatorio Roĵen[2].
Notoj kaj referencoj [redakti]
- ↑ Cŭ oni bezonas la Observatorion Roĵen ?(france)
- ↑ Nova planedo malkovrita per teleskopoj de Jena kaj Roĵen(angle)
Eksteraj ligiloj [redakti]
- bulgare/angle Oficiala paĝaro de la observatorio
- bulgare/angle Instituto de Astronomio kaj Nacia Astronomia Observatorio
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Astronomio |