Observatorio de La Plata

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Observatorio Astronomia La Plata

La Observatorio de La Plata (hispane: Observatorio Astronómico de La Plata estas observatorio situanta en la urbo La Plata, ĉefurbo de la Bonaera Provinco en Argentino (34° 54′ 30″ Sudo 57° 55′ 54″ Okcidento / 34.90833 °S, 57.93167 °U / -34.90833; -57.93167 (mapo)).

La Plata estas planita urbo, tio estas nova urbo kreita en neloĝata loko pro politika decido. Necesis krei novan ĉefurbon por la provinco, kiam Buenos Aires iĝis federa ĉefurbo de Argentinio. Per dekreto de la 7-a de majo 1881, Dardo Rocha, fondinto de la urbo, komandis la planadon kaj la budĝeton de diversaj publikaj konstruaĵoj, inter kiuj la observatorio.

Ĝi ekkonstruiĝis en novembro 1883, unu jaron post ke la Bonaera Provinco estis aĉetinta astronomiajn instrumentojn senditajn elde la observatorio de Parizo en la urbon Bragado por la observo de la pasado de Venuso.

La unua direktoro estis Francisco Beuf[1], franca mararmea leŭtenanto kaj direktoro de la Mararmea Observatorio de Toulon.

Miguel Itzigsohn estis ĝia direktoro de 1955 al 1972.

En majo 1997 malfermiĝis muzeo, kie estas videbla plejparto el la instrumentoj, kiujn la observatorio akiris en la komenco de la 20-a jarcento.

Notoj kaj referencoj

  1. La vida de F. Beuf, el marino frances enamorado del cielo platense (hispane)

Eksteraj ligiloj