Observatorio de Markrio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Observatorio de Markree (54° 10′ 27″ Nordo 8° 27′ 41″ Okcidento / 54.174286 °N, 8.46147 °U / 54.174286; -8.46147 (mapo)) estis astronomia observatorio en la graflando Sligo, Irlando.

Ĝi estis fondita en 1830 fare de la kolonelo Joshua Edward Cooper (17981863) sur la bieno de la Kastelo de Markree.

J. E. Cooper akiris de Robert-Aglaé Cauchoix de Parizo, objektivon de 13,5 coloj (35,5 cm) por la prezo de 1200 £. En 1834 li muntis la lenson sur ekvatoriala muntaĵo provizita de Thomas Grubb, de Dublino.

Dum pluraj jaroj, tiu refraktoro estis la plej granda en la mondo. Per ĝi, J. E. Cooper desegnis la Kometon de Halley en 1835 kaj observi la sunan eklipson de la 15-a de majo 1836[1], Neniu kupolo protektis tiun instrumenton, kiu estis elmetita al pluvo kaj vento.

Poste, estis aldonataj meridiana lorno kun meridiana cirklo, kaj , en 1842, kometa serĉilo : lorno de 4 coloj (10 cm) fakigita en la serĉo de kometo.

"La observatorio de Sro Cooper de la Kastelo de Markree, - nedementeble plej riĉe provizigita privata observatorio konata - estas grande aktivita de Sro Cooper mem kaj de ties tre kapabla helpanto Sro Andrew Graham" estimis en 1851 la Royal Astronomical Society[2].

En 1878, Andrew Graham, helpanto de Joshua Cooper malkovris la asteroidon 9 Metiso per la kometa serĉilo.

Andrew Graham forlasis sian postenon en Markree en 1860 sed daŭrigis siajn esporojn en la Observatorio de Kembriĝo ĝis sia emeritiĝo en 1905.

Joshua Edward Cooper mortis en 1863. Lia nevo Edward Henry Cooper daŭrigis la aktivecon de la observatorio ĝis sia morto en 1902.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Historio de la objektivo de Cauchoix(angle)
  2. "The Observatory of Mr Cooper of Markree Castle - undoubtedly the most richly furnished private observatory known - is worked with great activity by Mr Cooper himself and by his very able assistant, Mr Andrew Graham ." - Monthly Notices of the Royal Astronomical Society, volume 11, page 104 - 105, 1851

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]