Observatorio de Purpura Monto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eniro de la observatorio
aviadila vido

La Observatorio de Purpura Monto (ĉine : 紫金山天文台 ; Pinyin : zǐjīnshān tiānwéntái) estas astronoma observatorio sur la Purpura Monto, je altitudo de 256 metroj super la marnivelo, koordinatoj :32° 4′ N 118° 49′ O / 32.067 °N, 118.817 °O / 32.067; 118.817 (mapo), en la oriento de Nankingo en Ĉina Popola Respubliko.

Ĝia konstruado komencis en 1929, la unuaj observoj en 1934. Hodiaŭ, ĝi estas moderna observatorio dependanta de la Ĉina Akademio de Sciencoj. La ĉina astronomo Zhang Yuzhe estis ĝia direktoro de 1950 al 1984

Estis tie malkovritaj kvar kometoj, inter kiuj la periodaj kometoj 60P/Tsuchinshan kaj 62P/Tsuchinshan; kaj 147 asteroidoj (kalkulata en aŭgusto 2006).

Inter la malkovraĵoj, estas la trojaj asteroidoj 2223 Sarpedono, 2363 Cebriono kaj 2456 Palamedo; kaj la asteroido 3494 Purple Mountain, kiu ricevis la anglan nomon de la observatorio : "Purple Mountain Observatory".

Eksteraj ligiloj