Observatorio de Višnjan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Observatorio de Višnjan
Observatorio
La iama observatorio en Višnjan
Oficiala nomo: Zvjezdarnica Višnjan
Lando Kroatio Kroatio
Municipo Višnjan
Supermara alteco 246 m s. m.
Koordinatoj 45° 16′ 39″ N 13° 43′ 34″ O / 45.27750 °N, 13.72611 °O / 45.27750; 13.72611 (mapo)
Situo de la observatorio en Kroatio
Situo de la observatorio en Kroatio
Situo de la observatorio en Kroatio
Retpaĝo: http://www.astro.hr/pocetna.php#2

La Observatorio de Višnjan (kroate : Zvjezdarnica Višnjan) estas astronoma observatorio situanta en la istria urbeto Višnjan (Kroatio). Ĝia MPC-kodo estas 120[1]. Ĝi estas nun estrata de la kroata astronomo Korado Korlević.

La observatorio estis kreita pro decido de la Asembleo de la Astronomsko Društvo Višnjan (Amatora Astronomia Societo de Višnjan) en 1977 kaj ĝi estis finita en 1980.

En la komenco de la 21-a jarcento, la pligrandigita luma poluo trudis la translokon de la observatorio sur la monteton de Tićan inter Višnjan kaj Karojba.

La Minor Planet Center kreditas ĝin pri la malkovro de 6 asteroidoj inter 1995 kaj 1999[2]. Krome, pluraj astronomoj malkovris elde ĝi pli ol mil asteroidojn.


Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]