Obstino
El Vikipedio
(Alidirektita el Obstineco)
Obstin(ec)o (latine obstinatus, komp. la franca s`obstiner) estas la karaktero, maniero, agado de homo tro firma, neŝanĝema, necedema: firme resti ĉe la propra opinio aŭ volo, malgraŭ ĉiuj kontraŭaj admonoj.
Ekzemplaj fraz(er)oj el PIV pri la vortuzo estas:
- esti obstina kiel kapro, mulo, azeno
- se homo puninda restos obstina, li pereos
- ŝia menso fariĝis pli kaj pli obstina
- dissaltos la obstinaj baroj inter la popoloj dividitaj "La Espero", Zamenhof
[redakti] Proverbo
Ekzistas proverboj pri obstino en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:
|
« Obstina kiel kapro. »
|
|
« Stariĝi obstine. »
|
[redakti] Referencoj
[redakti] Fontoj
Obstina en ReVo- "Etimologia Vortaro de Esperanto" fare de Ebbe Vilborg