Obstrukco
Obstrukco estas intenca malhelpado al parlamenta laboro, farita per ĉiuj leĝaj rimedoj fare de la opozicio. ĝia plej ofta formo estas la multajtrolongaj alparoloj, kiuj malhelpis la - por ili - malfavorajn decidojn. La obstrukco estis poste iomete limigita (ekz. tempolimo por paroloj)
Ĝi hodiaŭ funkcias en la Usona senato, por depreni la parolrajton en la senato necesas 2/3-a plimulto de la senatanoj. „La obstrukco servas despotismon de la maplimulto” – diris usona senatano Bill Frist en novembro de 2004, kiam la obstrukco de la malplimulto malhelpis jam 10-foje elekton de nova juĝisto al la Supera Kortumo, ekde 2000.
Obstrukco estas alisence la embaraso kaŭzita de amaso da objektoj, kiuj malhelpas cirkuladon, trairadon tra vojo, kanalo ktp.
[redakti] Historio de la politika obstrukco
La obstrukcon uzis unuafoje la irlandaj parlamentanoj en la suba ĉambro de la angla parlamento. La uzebleco de obstrukco retiriĝis en la 20-a jarcento.
