Ocampo (Chihuahua)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ocampo
municipo de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Chihuahua
Poŝtkodo 33320–33339
Kodo laŭ INEGI 08051
Demografio
Loĝantaro 6 298
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 28°12′N 108°22′U  /  28.2°N, 108.367°U / 28.2; -108.367 (Ocampo (Chihuahua)) (mapo)
Alto 1 740 m
Areo 2037,2 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC -7
Situo de Ocampo (Chihuahua) en Chihuahua (Meksiko)
Situo de Ocampo (Chihuahua) en Chihuahua (Meksiko)
DMS
Situo de Ocampo (Chihuahua) en Chihuahua
Situo de Ocampo (Chihuahua) en Chihuahua
Situo de Ocampo (Chihuahua) en Chihuahua

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ocampo Municipality, Chihuahua [+]
vdr

Ocampo estas unu el la 67 komunumoj de la meksika subŝtato Chihuahua, kiu situas en norda Meksiko kun limo al Usono. La ĉefurbo de la komunumo estas Melchor Ocampo, nomata nonore al la advokato kaj liberala politikisto Melchor Ocampo (1814-1861). La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 08051.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 6298 loĝantojn. El tiuj estis 3386 viroj kaj 2912 virinoj. La komunumo havas surfacon de 2037,2 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 1740 metroj super la marnivelo.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En la komunumo jare falas averaĝe 683,3 mm/m2 de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 10,0 °C.

Tempozono[redakti | redakti fonton]

La komunumo, kiel la tuta subŝtato apartenas al la tempozono UTC -7 (Monta Tempo – Tiempo de la Montaña). Al tiu tempozono la subŝtato Chihuahua nur ŝanĝis en 1998. Antaŭe ĝi apartenis al la centra tempo (UTC -6).

Sociogeografio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1995 en la komunumo vivis 6507 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 56 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 0,86 % de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]