Ocampo (Coahuila)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri komunumo de la meksika subŝtato Coahuila. Pri aliaj signifoj vidu la apartigan liston Ocampo.
Ocampo
municipo de Meksiko

Blazono

Blazono
Administrado
Statuso Komunumo
Lando Meksiko
Ŝtato Coahuila
Poŝtkodo 27500–27549
Kodo laŭ INEGI 05023
Demografio
Loĝantaro 10 183
Loĝdenso 0 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 27°18′N 102°23′U  /  27.3°N, 102.383°U / 27.3; -102.383 (Ocampo (Coahuila)) (mapo)
Alto 1 110 m
Areo 26433,6 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC -6
Situo de Ocampo (Coahuila) en Coahuila (Meksiko)
Situo de Ocampo (Coahuila) en Coahuila (Meksiko)
DMS
Situo de Ocampo (Coahuila) en Coahuila
Situo de Ocampo (Coahuila) en Coahuila
Situo de Ocampo (Coahuila) en Coahuila

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ocampo Municipality, Coahuila [+]
vdr


Ocampo estas unu el la 38 komunumoj de la meksika subŝtato Coahuila, kiu situas en norda Meksiko kun limo al Usono. La ĉefurbo de la komunumo same nomiĝas Ocampo. Komunumo kaj urbo nomiĝas honore al la liberala politikisto Melchor Ocampo (1814-1861). La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 05023.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 10183 loĝantojn. El tiuj estis 5286 viroj kaj 4897 virinoj. La komunumo havas surfacon de 26433,6 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 1110 metroj super la marnivelo.

Ocampo situas en la nord-okcidenta parto de subŝtato Coahuila kaj parte limas al Usono. Granda parto de la komunumo apartenas al la dezerto de Chihuahua. Ocampo limas sude kun la komunumoj Cuatro Ciénegas, Sierra Mojada kaj Lamadrid, oriente al la komunumoj Múzquiz, San Buenaventura kaj Nadadores, okcidente al la komunumoj Sierra Mojada kaj la meksika provinco Chihuahua (komunumoj: Camargo kaj Manuel Benavides kaj norde al komunumo Acuña kaj la usona subŝtato Teksaso.

Kun la teritorio de 26.433,6 km² Ocampo reprezentas 17.44% de la teritorio de la tuta subŝtato de Coahuila. Tiel ĝi estas la plej granda komunumo en la tuta subŝtato kaj la tria plej granda komunumo de Meksiko (pli grandaj nur estas Ensenada en Baja California kaj Mulegé en Baja California Sur.

Sociogeografio[redakti | redakti fonton]

En la jaro 1995 en la komunumo vivis 11508 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 4 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 0,035 % de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon.

El la loĝantoj (pli aĝaj ol 5 jaroj en la jaro 1995), 5604 personoj apartenis al la katolika religio kaj 685 personoj al la protestantisma religio. 106 personoj apartenis al aliaj religioj kaj 400 personoj statistike apartenis al neniu religio.

Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).