Ocean Shores (Vaŝingtonio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ocean Shores estas urbo kaj feria ripozejo en Kantono Grays Harbor, Vaŝingtonio, Usono. Ĝi situas ĉe la norda lipo de la buŝo de Grays Harbor, ĉe la pacifika bordo. Laŭ la popolnombrado de 2000, entute 3 836 homoj loĝis en Ocean Shores. Dum la somero, ĝin ligas pramŝipo al Westport, ĉe la suda lipo de la golfeto.