Oceana blankmakula ŝarko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Oceana blankmakula ŝarko

Biologia klasado
Regno: Animalia
Filumo: Chordata
Subfilumo: Vertebrata
Klaso: Chondrichthyes
Subklaso: Elasmobranchii
Superordo: Euselachii
Ordo: Carcharhiniformes
Familio: Carcharhinidae
Genro: Carcharhinus
Carcharhinus longimanus
Poey, 1861
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
la ŝarko kun pilotfiŝoj

La oceana blankmakula ŝarko (Carcharhinus longimanus) estas ŝarko el familio de grizŝarkoj. Ĝi vivas en la varmaj oceanoj kaj apartenas al la plej grandaj ŝarkoj de la mondo. Ĝi estas danĝera por la homo, oni dokumentis multajn atakojn. Ĝi havas grandan mortecon pro la oceana fiŝado kaj la iam tre ofta specio nun estas en kelkaj oceanaj regionoj tre malofta.

Ĝi havas korpolongon de ĝis 390 cm, sed malofte superas la longon de pli ol 300 cm. La averaĝa longo estas 180 ĝis 190 cm, dum femaloj estas pli grandaj ol maskloj. La ŝarko havas maksimuman pezon de ĉ. 170 kilogramoj. La specio havas tipan korpokonstruon de la grizŝarkoj kaj ofte formiĝas eta ĝibo. Karakterizaj estas la tre longaj, rundiĝantaj naĝiloj (precipe la unua dorsa naĝilo).

Ĝi naskas 1 ĝis 15 ŝarkidojn post graveda periodo de ĉ. 12 monatoj.