Oceana planedo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ilustraĵo de hipoteza oceana planedo kun tersimila atmosfero kaj du satelitoj

Oceana planedo, aŭ akvoplanedo, estas hipoteza tipo de planedo kies surfaco estas tute kovrita je akva oceano.

Planedaj objektoj kiuj formiĝas en la ekstero de la Sunsistemo havas konsiston pli malpli sama al kometoj, proksimume 50% da akvo kaj 50% da roko. Simulado de la formiĝo de la Sunsistemo montras ke la planedoj tendecas migri el kie ili formiĝas, kio estigas la eblecon ke glaciaj planedoj translokiĝu al pli proksimaj orbitoj kie la glacio fariĝu likva, estigante oceanajn planedojn. Ĉi tiu eblo estis unue menciita de Marc Kuchner [1] kaj Alain Léger[2] dum 2003. Tiaj planedoj povus, teorie, teni vivon.

La oceanoj de tiaj planedoj estus keldek cent metrojn profundaj, multe pli profundaj ol la oceanoj sur la Tero. La grandega premo ĉe la subaj regionoj de tiuj oceanoj povus formi stratumon el ekzotaj formoj de glacio. Ĉi tiu glacio ne nepre devus esti tiom malvarma kiel la normala glacio. Se la planedo troviĝas sufiĉe proksime de ĝia stelo tiel, ke la akvo atingu sufiĉan temperaturon por boli, la akvo fariĝus superkrita kaj ne havus bone diinitan surfacon.[2] Eĉ sur pli malvarmaj kondiĉoj, la atmosfero povus estis multe pli dika ol tiu de la Tero, kaj konsisiti el akva vaporo, estigante grandan forcejan efikon.

La ekstersunsistema planedo GJ 1214 b estas la plej bona kandidato esti aceana planedo.[3][4].

Aliaj tipoj de oceanoj

Oceanoj, maroj, lagoj, ktp povas konsisti, krom akvo, el malsamaj likvaĵoj: ekzemple la hidrokarbidaj lagoj sur Titano. La ebleco de nitrogenaj maroj sur Tritono ankaŭ estis elpensita, sed poste malakceptita.[5]. Sub la dikaj atmosferoj de Urano kaj Neptuno oni pensas ke ekzistas oceanoj el tre densaj kaj varmaj fluidaj miksaĵoj el akvo, amoniako kaj aliaj volatilaĵjoj.[6]. La eksteraj gasaj tavoloj de Jupitero kaj Saturno fariĝas, laŭ oni alproksimiĝas al iliaj centroj, oceanoj el likva hidrogeno.[7][8] Ekzistas evidencoj ke la glaciaj surfacoj de la lunoj Ganimedo, Kalisto, Eŭropo, Titano kaj Encelado estas flosantaj ŝeloj sur oceanoj el tre densa akvo aŭ akvo-aminiako.[9][10][11][12][13] Nia propra planedo estas ofte nomata la oceana planedo, tial ke ĝi estas 70% kovrite je akvo.[14][15] Ekstersunsistemaj tersimilaj planedoj kiuj troviĝas tre proksime de ĝia stelo estos tajde ligitaj kaj montros ĉiam la saman flankon al ĝia stelo, kiu estos magma oceano.[16] Ankaŭ ekzistas la eblo ke la terecaj palnedoj havis magmajn ocenaojn dum iu momento de ilia formiĝo pro la kolizio de grandaj asteroidoj.[17]

Fikciaj oceanaj planedoj

En fikcio, oceanaj planedoj estas uzataj ofte, normale kun temperaturoj kiuj ebligas la homan restadon sur ili kaj ne tre profundaj oceanoj.

Referencoj

Ŝablono:Reflist

Eksteraj ligiloj

  1. Volatile-rich Earth-Mass Planets in the Habitable Zone, Marc Kuchner, Astrophysical Journal, 2003
  2. 2,0 2,1 A New Family of Planets ? "Ocean Planets", Alain Léger, 2003
  3. (2009) “A super-Earth transiting a nearby low-mass star”, Nature 462 (17 December 2009), p. 891–894. doi:10.1038/nature08679. Alirita 2009-12-15.. 
  4. (2007) “Mass–radius relationships for solid exoplanets”, The Astrophysical Journal 669, p. 1279–1297. doi:10.1086/521346. 
  5. Page 485, Encyclopedia of the solar system By Lucy-Ann Adams McFadden, Paul Robert Weissman, Torrence V. Johnson
  6. Water-ammonia ionic ocean on Uranus and Neptune?, S. Atreya (1), P. Egeler (1) and K.Baines (2), Geophysical Research Abstracts, Vol. 8, 05179, 2006
  7. (1999) “A comparison of the interiors of Jupiter and Saturn”, Planetary and Space Science 47 (10–11), p. 1183–200. doi:10.1016/S0032-0633(99)00043-4. Alirita 2007-08-28.. 
  8. . Jupiter: a giant primitive planet. NASA (2003). Alirita 2007-01-10.
  9. The Titan Saturn System Mission, -"the Titan system, rich in organics, containing a vast subsurface ocean of liquid water,"
  10. http://dx.doi.org/10.1016/j.icarus.2010.02.020 says "observations can be explained if Titan has a floating, isostatically-compensated ice shell".
  11. http://arxiv.org/pdf/0910.0032 says "A number of synchronous moons are thought to harbor water oceans beneath their outer ice shells. A subsurface ocean frictionally decouples the shell from the interior.".
  12. Study of the ice shells and possible subsurface oceans of the Galilean satellites using laser altimeters on board the Europa and Ganymede orbiters JEO and JGO
  13. Tidal heating and the long-term stability of a subsurface ocean on Enceladus
  14. The ocean planet
  15. Irrigating Crops with Seawater; August 1998; Scientific American
  16. Silicate Atmospheres of Super-Earths, Laura Schaefer, Bruce Fegley, Jr., The Astrophysical Journal Letters, 2009
  17. Fluid Dynamics of a Terrestrial Magma Ocean, V. S. Solomatov, 2000
  18. Adam Charles Roberts. Science Fiction.
  19. 19,0 19,1 19,2 www.daviddarling.info Ocean Planet