Oceanido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oceanido
helena mitularo
Informoj
Patro Oceano
Patrino Tetiso
vdr

Laŭ la helena mitologio, la OceanidojPotamoj (el la greka Ποταμοι, riveroj) estis riveraj dioj, kiuj personigis la akvajn fluadojn, kiujn ili regis. Romianoj nomis ilin Fluminae.

Heziodo laŭvice elnomis ilin, po unu ĉiu tiame konata rivero, kaj klarigis ke ilia gepatroj estis la titanoj Okeano kaj Tetiso (titanino). Pro tio, ili estis fratoj de la oceanidinoj, maraj nimfoj de nebuloj.

La oceanidoj estis prezentitaj kiel longbarbaj maljunuloj kronataj per tipaj vegetaĵoj de la riveroj el kiu ili ricevis siajn nomojn, kaj ornamigitaj aŭ ĉirkaŭitaj de la lokaj bestoj kaj flaŭro. Kutime ili havis du kornojn en la frunto, kiuj simbolas la diversajn fluaĵojn aŭ alfluantojn, kiuj formis la tutan riveron. Ofte ili aperas kuŝantaj kaj apogantaj sin sur kruĉo el kiu elfluas akvo. Depende de la rapideco de la rivera fluado oni prezentis tiujn kruĉojn pli aŭ malpli klinitaj. La antikvaj helenoj ege respektis la oceanidojn, kaj kutime ili ĉiam alvokis ilin antaŭ trapasi la respektivan riveron.

Listo de oceanidoj[redakti | redakti fonton]

Vota reliefo dediĉita al la oceanido Cefizo, kiu estas prezentita meze de dia kunveno kun Aĥeloo kaj homforma virbovo (Nacia Arkeologia Muzeo de Ateno).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]