Oceanside (Kalifornio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Oceanside (prononco: OŬ-ŝen-sajd) estas marborda grandurbo en Usono, en subŝtato Kalifornio, en Kantono San Diego. La urbego estas sidejo de Rozkruca Kunularo.

Situo de Oceanside en Kalifornio kaj en la kantono
Sigelo de Oceanside

Bazaj informoj

Geografio

Oceanside situas laŭ Pacifiko en la sudokcidenta landparto de Usono, en la sudokcidenta parto de la subŝtato.

Historio

En la nuna Oceanside la plej frue indianoj vivis. la unuaj eŭropanoj alvenis en 1769. La hispanoj fondis mision, dume oni komencis kulturi la kampojn. Oceanside estis fondita en 1888 en loko de bieno. En la 20-a jarcento la urbo iĝis banloko kun 10 kilometrojn longa strando. En 1942 proksime oni fondis gravan armean bazon "Camp Pendleton".

Urbodomo de Oceanside
Bulvardo en Oceanside

Trafiko

El Oceanside aŭtoŝoseoj kuras al Los Anĝeleso kaj San Diego.

Klimato

Oceanside situas en mediteranea (aŭ seka subtropika) klimatozono. La temperaturo averaĝe varias inter 12-20 °C. La varmo kulminas en julio averaĝe kun 23 °C, la malvarmo kulminas inter decembro-januaro averaĝe kun 7 °C. Jare pluvas po 283 mm. La pluvo kulminas januare, julie praktike ne pluvas.

Famuloj

En Oceanside mortis James Clements.

Vidindaĵoj

Preĝejo en Oceanside
Marborda panoramo de Oceanside

Ĝemelurboj

Fontoj

  • Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
  • Tiu ĉi artikolo tradukiĝis helpe de WikiTrans, estis prenitaj nur tiuj frazpartoj, kiuj estis sencohavaj el anglalingva Vikipedio
Mapo pri Kalifornio, kie estas trovebla Oceanside laŭ la maro en la sudokcidenta parto