Ocela nestamasulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ocela nestamasulo
Ocela nestamasulo, en Ongerup, Okcidenta Aŭstralio,  Aŭstralio
Ocela nestamasulo, en Ongerup, Okcidenta Aŭstralio, Aŭstralio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Megapodedoj Megapodiidae
Genro: Leipoa
Specio: L. ocellata
Leipoa ocellata
(Gould, 1840)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Ocela nestamasulo (Leipoa ocellata) estas fortika grundoloĝanta birdospecio de Aŭstralio de ĉirkaŭ sama grando kiel hejma koko (el kiu ĝi tute estas tre diste rilata). Ili rimarkindas pro la grandaj nestamasoj konstruitaj de la maskloj kaj manko de patra zorgo post eloviĝo. Ĝi estas la ununura vivanta reprezentanto de la genro Leipoa, kvankam la formortinta Gigantocela nestamasulo estis proksima parenco.

Familio[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj specioj de la familio de nestamasuloj kovas la ovojn ne per rekta sidado sur ili, sed per enterigo en amasnestoj el sablo, mortintaj folioj kaj alitipa rubo, el kio devenas la komuna nomo de la familio. La latina scienca nomo kaj de la genro kaj de la familio devenas el kunmetaĵo de du radikoj el la antikva greka signife respektive granda kaj piedo, alude al ties grandaj, fortikaj kruroj kaj piedoj necesaj por rasti enormajn kvantojn de tero kaj vegetala materialo, kies putriĝo poste varmigos la ovojn.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Ocela nestamasulo

Temas pri fortika diketa birdo kun tre malgranda kapo. La ĝenerala plumaro estas sablokolora kaj blankeca sube, sed dorso kaj flugiloj montras buntan bildon formitan de brunaj oceloj kun nigraj bordoj kaj blankaj intermezaj strioj. Nigraj bordoj koncentriĝas ĉe flankoj, dum en la resto hegemonias la brunaj kaj blankaj strioj: tiu kombino ege taŭgas por kamuflado inter tero kaj seka herbaro. Simila bildo estas en vosto. Krome en antaŭa kolo estas nigreca vertikala strio. La kruroj estas fortaj por rastado.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Ocela nestamasulo estas timida kaj soleca birdospecio kiu kutime flugas nur por eviti danĝeron aŭ atingi arbon por ripozi. Kvankam tre aktivaj, ili estas rare vidataj ĉar ili kvietegas kaze de ĝenado, fidante al la interplektita modelo de la ocelaj bildoj de la plumaro por igi ilin nevideblaj, aŭ alimaniere malaperi silente kaj rapide en la subkreskaĵaro (forfluge nur kaze de surprizo aŭ ĉasado). Ili havas multajn taktikojn por forkuri el predantoj.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

Paroj okupas teritorion sed kutime ripozas kaj manĝas aparte: ties socia kutimaro estas sufiĉa por permesi regulan pariĝadon dum la sezono kaj iomete plie.

Vintre, la masklo selektas areon de grundo, kutime malgrandan malferman spacon inter arbostumpoj de mali-habitaj eŭkaliptoj, kaj skrapas depresion ĉirkaŭ 3 m larĝan kaj ĝuste ĝis 1 m profunda en sableca grundo rastante malantaŭen per siaj piedoj. Fine de la vintro kaj komence de printempo, li ekkolektas organikan materialon por plenigi la truon, skrapante bastonetojn, foliojn kaj arboŝelerojn el ĝis 50 m ĉirkaŭ la truo, kaj konstruas ĝin kiel nestamason, kiu kutime staras ĝis ĉirkaŭ 0.6 m super la grundonivelo. La kvanto de rubo en la amaso varias, ĝi povas esti preskaŭ entute organika materialo, ĉefe sablo aŭ intermeze.

Post pluvo, li turnas kaj miksas la materialon por helpi putriĝon kaj, se kondiĉoj permesas, elfosas ovoĉambron en aŭgusto (nome la lasta monato de la sudhemisfera vintro). La ino foje helpas al la elfosado de la ovoĉambro, kaj la tempo varias depende de la temperaturo kaj de la pluvokvanto. La ino kutime ovodemetadas inter septembro kaj februaro, kondiĉe, ke estas sufiĉe da pluvo por organika putriĝo de la rubo. La masklo pluzorgas la nestamason, laŭgrade aldonante pli da grundo al la miksaĵo dum la somero alproksimiĝas (supozeble por reguligi la temperaturon).

Nestamaso de Ocela nestamasulo

Masklo kutime konstruas sian unuan nestamason (aŭ alproprigas jam ekzistintan) en sia kvara vivojaro, sed tendencas fari impresan strukturon nur kiam estas jam pli aĝa birdo. Oni supozas, ke ili pariĝas dumvive, kaj kvankam la masklo restas ĉee por defendi la neston dum naŭ monatoj de la jaro, ili povas vagadi aliloke, kaj ne ĉiam revenas al la sama teritorio poste.

La ino demetas ovaron el 2 aŭ 3 al ĉirkaŭ 30 grandaj, maldikŝelaj ovoj, ĉefe ĉirkaŭ 15; kutime ĉirkaŭ unu semajnon aparte. Ĉiu ovo pezas ĉirkaŭ 10 % el la ina korpopezo, kaj tiele dum unu sezono komune ŝi demetas ĉirkaŭ 250 % el sia propra pezo. Ovokvanto varias ege inter unuopaj birdoj kaj depende de pluvokvanto. Kovada periodo dependas el temperaturo kaj povas esti inter ĉirkaŭ 50 kaj preskaŭ 100 tagoj.

Idoj uzas siajn fortajn piedojn por elrompiĝi el la ovo, poste kuŝas sur siaj dorsoj kaj skrapas sian vojon al la surfaco, penante dum 5 aŭ 10 minutoj por fari 3 al 15 cm, kaj poste ripozas dum unu horon pli malpli antaŭ rekomenci. Atingi la surfacon bezonas inter 2 kaj 15 horoj. La idoj aperas for el la nestomaterialo kun malmulta aŭ nenioma atento, havante okulojn kaj bekojn tre fermitajn, poste tuje faras profundan spiron kaj malfermas siajn okulojn, antaŭ iĝi senmova dum tiom longe kiom ĝis 20 minutoj.

Sekcia bildo de nestamaso de Ocela nestamasulo montras tavolon de sablo (ĝis 1 m dika) uzata por izoligo, ovejon, kaj tavolon de putriĝinta rubo. La ovejo estas je konstantaj 33°C per malfermo kaj fermo de ventejoj en la izoliga tavolo, dum varmo venas el la suba putriĝinta rubo.

La ido poste rapide eliras el la truo kaj rulas aŭ stumblas al la bazo de la amaso, por tuje malaperi en la arbustaro. Pst unu horo ĝi povos kuri; ĝi povos flugeti mallongdistance kaj kuri tre rapide post du horoj, kaj spite ne havi ankoraŭ kreskintajn vostoplumojn, ĝi povas flugi bone post unu tago.

La idoj ne havas kontakton kun plenkreskuloj aŭ aliaj idoj: ili tendencas kreskiĝi per si mem kaj birdoj de ĉiu ajn aĝo malatentas unu la alian escepte por pariĝadi aŭ por teritoriaj disputoj.

Disvastiĝo kaj vivejo[redakti | redakti fonton]

Tiu aŭstralazia specio okupas duonaridan arbustaron de malihabitaj eŭkaliptoj ĉe bordoj de relative fruktodonaj areoj de suda Aŭstralio, kie ĝi estas nune limigita al tri separataj populacioj: nome la baseno de la riveroj Murray-Murrumbidgee, okcidente de la Golfo Spencer laŭlonge de la bordoj de la dezerto Simpson, kaj la duonarida bordo de la fruktodona sudokcidenta angulo de Okcidenta Aŭstralio.

Gravaj Birdaj Areoj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj gravaj birdaj areoj tra suda kontinenta Aŭstralio estis identigita de BirdLife International kiel gravaj por la konservado de la Ocela nestamasulo:[1]

Novsudkimrio
Suda Aŭstralio
Suda Aŭstralio, kie hejmas multaj populacioj de Ocela nestamasulo, same kiel en disaj areoj ĉe la subŝtatoj kaj teritorioj ambaŭflankaj
Viktorio
Okcidenta Aŭstralio

Konservostatuso[redakti | redakti fonton]

Tra sia teritorio, la Ocela nestamasulo estas konsiderata minacata. Predado fare de enmetitaj ruĝaj vulpoj estas unu faktoro, sed la plej drasta estas ŝanĝoj ĉe la incendiaj reĝimoj kaj pliiĝanta detruo kaj fragmentado de habitato. Kiel la Suda harmuzela vombato ĝi estas partikulare vundebla ĉe pliiĝanta frekvenco kaj akreco de sekegoj kiuj rezultis el klimata ŝanĝo. Antaŭ la alveno de eŭropanoj, la Ocela nestamasulo troviĝantis ĉe grandaj areoj de Aŭstralio.[2]

Internacie[redakti | redakti fonton]

La Ocela nestamasulo estis klasita kiel endanĝerita fare de la Internacia Unuiĝo por Konservado de Naturo (IUKN) Ruĝa Listo.

Aŭstralio[redakti | redakti fonton]

Fosilioj de Leipoa gallinacea, nome formortinta Gigantocela nestamasulo de Aŭstralio

La Ocela nestamasulo estas listita kiel vundebla ĉe la aŭstralia Environment Protection and Biodiversity Conservation Act 1999. Ties konservostatuso variis foje, kaj varias ankaŭ el subŝtato al subŝtato ene de Aŭstralio. Por ekzemplo:

  • La Ocela nestamasulo estis listita kiel minacata ĉe la Viktoria Flaŭra kaj Faŭno Garantitraktatao (1988).[3] Laŭ tiu traktatao, oni preparis ŝtatan agadon por la rekupero kaj futura administrado de tiu specio.[4]
  • Ĉe la provizora listo de minacata vertebrula faŭno en Viktorio de 2007, la Ocela nestamasulo estis listita kiel endanĝerita.[5]
  • La Ocela nestamasulo estis listita kiel vundebla ĉe la tabelo 8 de Sudaŭstralia National Parks and Wildlife Act 1972.[6]
  • Ocela nestamasulo estas listita kiel endanĝerita en la novsudkimria Threatened Species Conservation Act 1995.[7]

Yongergnow Australian Malleefowl Centre[redakti | redakti fonton]

La Yongergnow Australian Malleefowl Centre (ocelnestamasulejo) situantas ĉe Ongerup, Okcidenta Aŭstralio, ĉe la ŝoseo inter Albany kaj Esperance. Tiu centro malfermiĝis en Februaro de 2007 kaj celas havigi lokan ejon por edukado pri la Ocela nestamasulo kaj la konservado de la specio. Estas konstanta ekspozicio kaj grandan birdarejon enhavanntan paron de Ocela nestamasulo. La centro kolektas registritajn vidaĵojn de Ocela nestamasulo.[8]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Malleefowl. Important Bird Areas (2012). Alirita 2012-10-27.
  2. Piper, Ross (2007), Extraordinary Animals: An Encyclopedia of Curious and Unusual Animals, Greenwood Press.
  3. List of threatened taxa on FFG Act, Department of Sustainability and Environment, Victoria
  4. List of Action Statements, Department of Sustainability and Environment, Victoria
  5. Victorian Department of Sustainability and Environment. (2007). Advisory List of Threatened Vertebrate Fauna in Victoria - 2007. East Melbourne, Victoria: Department of Sustainability and Environment, 15. ISBN 978-1-74208-039-0. 
  6. List of threatened species, Department for Environment and Heritage, South Australia
  7. Mallefowl Description, Department of Environment and Conservation, New South Wales
  8. Yongergnow Australian Malleefowl Centre - Home Page

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Frith, H.J. (1962). The Mallee-Fowl. The Bird that Builds an Incubator. Angus & Robertson: Sydney.