Ocotal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ocotal estas la ĉefurbo de la departemento Nova Segovio en Nikaragvo. Ĝia areo estas 85.23 Km² kaj la loĝantaro estas 41,875. Ocotal situas en la norda parto de la lando, proksime al la landlimo kun Honduro.

Ocotal ankaŭ estas konata kiel "La urbo de la pinoj".

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato de Ocotal nur havas du sezonojn. Vintro komenciĝas meze de majo kaj finiĝas komence de novembro. La averaĝa pluvo estas 1,200 mm3 kaj la temperaturo varias inter 20° kaj 26° C. Somero komenciĝas meze de novembro kaj finiĝas komence de majo. La plej varmaj monatoj estas marto kaj aprilo kun temperaturoj ĝis 30° C. La minimumaj temperaturoj estas en decembro kiu falas ĝis 10° C.