Odeso
Odeso | |||
ukraine: Одеса (latinlitere: Odesa), ruse: Одесса | |||
urbo | |||
Ŝtuparo de Potjomkin
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Одеса | |||
Lando | Ukrainio | ||
---|---|---|---|
Provinco | Odesa provinco | ||
Historiaj regionoj | 5
| ||
Konata loko | Potjomkina ŝtuparo | ||
Situo | Odesa | ||
- alteco | 40 m s. m. | ||
- koordinatoj | 46° 28′ 18″ N 30° 42′ 37″ O / 46.47167 °N, 30.71028 °O (mapo) | ||
Plej alta punkto | |||
- alteco | 65 m s. m. | ||
Plej malalta punkto | |||
- alteco | −4,2 m s. m. | ||
Areo | 236,9 km² (23 690 ha) | ||
Loĝantaro | 1 003 705 (01.06.2011) | ||
Denseco | 4 236,83 loĝ./km² | ||
Maro | Nigra Maro | ||
Fondita | 2-a de septembro 1794 | ||
Horzono | OET (UTC+2) | ||
- somera tempo | OEST (UTC+3) | ||
Poŝtkodo | 65000–65480 | ||
Kodo | +380 48 | ||
OKATO | 5110100000 | ||
Honorigo | Urbo-Heroo | ||
Situo enkadre de Ukrainio
| |||
Situo rilate al Nigra Maro
| |||
Vikimedia Komunejo: Odessa | |||
Retpaĝo: www.odessa.ua | |||
Odesa aŭ Odessa aŭ Odeso (ukraine Одеса, ruse Одесса, jide אָדעסאַ) estas Ukrainia havena urbo ĉe la Nigra Maro kaj la administra centro de la Odesa provinco.
Situo
Odeso situas ĉe norda bordo de la Nigra Maro. Apud la urbo troviĝas tri estuaroj: Kujalnik, Haĝibejskij, Suhoj.
Klimato
La klimato de Odeso estas kontinenta kun milda vintro kaj varma somero. Mezjara temperaturo estas 10,3 °C.
Historio
La urbo fondiĝis en 1794 per reskripto de Katerina la 2-a. Post centjaro Odeso transformiĝis el modesta urbeto en la kvaran plej grandan urbon de la Rusa Imperio.
En 1920 komencis soveta potenco en la urbo.
Dum la Dua Mondmilito en Odeso la soveta armeo batalis kontraŭ pli forta malamiko dum 73 tagoj de la 5-a de aŭgusto ĝis la germana kaj rumana venko je la 16-a de oktobro 1941. La soveta armeo liberigis Odeson la 10-an de aprilo 1944. En 1945 Josif Stalin donis al la urbo la titolon Urbo-Heroo.
Neoficialaj nomoj
- La perlo de Nigra Maro;
- Odessa-mama (Odeso-panjo);
- Suda Palmira.
Loĝantaro
Nacio | Kvanto de homoj, mil (%) |
---|---|
Ukrainoj | 622,9 (61,6 %) |
Rusoj | 292,0 (29,0 %) |
Bulgaroj | 13,3 (1,3 %) |
Judoj | 12,4 (1,2 %) |
Moldavoj | 7,6 (0,7 %) |
Belorusoj | 6,4 (0,6 %) |
Armenoj | 4,4 (0,4 %) |
Poloj | 2,1 (0,2 %) |
Sume | 1 010,3 |
Urbaj festoj
- 2-a de septembro — Tago de la urbo.
- 1-a de aprilo — Humurino (La Tago de Rido).
- 10-a de aprilo — Tago de liberigo de Odeso (dum la Dua mondmilito).
Religio
Plejmulte odesanoj estas ortodoksanoj.
Ekzistas ankaŭ rimarkeblaj komunumoj de katolikoj, judistoj kaj islamanoj, kiuj, tamen, antaŭe estis pli nombraj ol nuntempe.
Internaciaj rilatoj
Ĝemelurboj
|
|
Partneraj urboj
|
|
Famaj odesanoj
- Anna Aĥmatova — elstara rusa poetino, tradukisto.
- Ilja Arnoldoviĉ Ilf kaj Eŭgeno Petroviĉ Petrov — rusaj verkistoj.
- Ilja Meĉnikov — Nobel-laŭreato pri medicino.
- Leonido Utjosov — eminenta rusia kantisto, aktoro kaj orkestrestro de la unua ĵaza bando en Rusio
- Oleksandr Dovĵenko — ukraina kino-reĝisoro, scenaristo, verkisto.
- Rodion Malinovskij — soveta marŝalo.
- Sergej Korolov — eminenta sovetia sciencisto kaj organizisto de la raketa-kosma industrio de USSR.
- Vladimir Ĵabotinskij — verkisto, frua gvidanta cionisto.
- Miĥail Ĵvaneckij - fama humura kaj satira verkisto (kaj aktoro de propraj verkoj).
Esperanto en Odeso
En Odeso estas okazinta la 71-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda ekde la 18-a ĝis la 25-a de Julio 1998, en kiu partoprenis 240 reprezentantoj.[1]
Esperanto-renkontiĝoj
La ĉefa ĉiujara esperanta aranĝo en Odeso estas Esperanto Humurino.
Esperanto-kluboj
- Blanka Akacio (kontaktu: seiv2004@mail.ru).
- Verdaĵo (kontaktu: verda99@mail.ru).
Esperantistoj el Odeso
- Abram Kofman
- Eŭgeno Aisberg
- Miĥail Solovjev
- Nikolaj Borovko
- Samuil Ŝatunovskij
- Semen Vajnblat
- Sergej Rublov
- Tatjana Aŭderskaja
- Vladimir Gernet
- Vladimir Samodaj
- Nataliya Chumak, nun loĝas en Antverpeno
ZEO-oj
En Odeso estas du Zamenhof/Esperanto-Objektoj[2]:
- Monumento al Zamenhof. La monumento estis muntata en 1957 kaj ĝis nun ĝi estas la sola monumento de Zamenhof en Ukrainio. Ĝi troviĝas laŭ la adreso Deribasivska 3.
- Memortabulo de Gernet. La tabulo al Gernet troviĝas en la Tairova instituto de vinberkulturo kaj vinfarado kaj estis farata dank' al iniciato de e-klubo «Verdaĵo» en julio 2011.
Galerio de vidindaĵoj
-
Potjomkina ŝtuparo inter 1890 kaj 1905
-
Fervoja stacidomo
-
Richelieu Strato kaj la Opera Teatro inter 1890 kaj 1905
-
Kanono sur Primorskij bulvardo
-
Voroncova palaco
-
Voroncova lumturo
-
La statuo de leo en Urboĝardeno
-
Katakomboj estas reto de subteraj labirintoj sub Odeso.
-
Tipa arĥitektura de Moldovanka
-
Ruĝa hotelo
-
Pasaĵo
-
Odesa filharmonio
-
La monumento de Duko
-
Arkadio estas la plaĝo kaj la banloka distrikto en Odeso.
-
Odesa ortodoksa kadetralo
-
Bazaro Privoz
-
La memorejo de heroa defendo de Odeso
-
Odesa funikularo
Noto
Eksteraj ligiloj
La retejo pri Odeso kaj ĝia E-vivo (eo)
La Grupo de odesaj esperantistoj ĉe VKontakte.ru (eo, rusa, ukraina)
La Grupo de odesaj esperantistoj ĉe Vizaĝlibro (eo)
La oficiala retejo (angla)
Esperanta Humurino en Odeso (eo)
Kanto pri Odeso (eo)
Elektrona mapo de Odeso (angla)
|