Odiseo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Odiseohelene Όδυσσεύς, latine Ulisses – estas la nomo de la ĉefrolulo de la eposo "Odiseado", fare de Homero.

Laŭ la Odiseado, (Greke: Odusseias), Uliso dum la renkonto kun Polifemo prezentis sin kiel Udejs, "Neniu" (la sonsimileco inter la vortoj kutime malaperas en tradukoj); la latina vorto por "neniu" estas Nemo, kiel Jules Verne nomis la kapitanon en Dudek mil leŭgoj sub la maro.

Odusseias. Eposo de Homeros, el la antikva greka trad. W. J. A. Manders. 1933, 294 p. „Unu el la ĉefverkoj literaturaj de la homaro. La traduko estas bonega. La tradukanto anstataŭ konservi la versan formon, tradukas en prozo kaj tiel povas adapti ĉion al la nova lingvo.“ (F. G., Espero Katolika, 1933, p: 140.)

"Uliso" estas ankaŭ la fama kaj kontroversa libro de irlanda verkisto James Joyce. Unue ĝi estis tiel revolucia kaj ŝokanta ke oni brulis tiujn eldonojn en Novjorko kaj malpermesis enprenadon de ili al Anglujo. Uliso estas hodiaŭ fama kiel granda verko de monda literaturo- laŭ multuloj la plej granda. Ĝi estas miniaturo de unu tago de homo, Leopoldo Bloom. Ĝi estas ankaŭ karikaturo de Uliso de Homero.