Odo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Pri la aliaj signifoj de ODO rigardu en ODO.


Friedrich Gottlieb Klopstock - majstro de ĝenro

Odo (helena, trad. kanti), festasolena, ofte majesta, tamen ĉiam bonordita poezio. En kelkaj versioj estas parenca kun la himno. Elorigine l'odoj estis kantoj de la koruso en la helena dramo kun striktakrita surstrukturo. L'odo alparolas la ofte implican vi-n.

La klasika odo[redakti | redakti fonton]

La plej gravaj versmezuroj de la grek-romia antikvo estis la strofo de Alkajo, de Asklepjo kaj de Sapfoa. Poste formigis sin la triparta odo kun la skemo: strofo (tezo), antistrofo (antitezo) kun indentika versmezuro kaj l'epodo (leviĝanta finalo). Ĝi konformas plejofte la tematika cezuro. Klasikoj odoj-poetoj estis Sapfoa, Alkajo, Pindaro (olimpiaj odoj) en Grekio, kaj Horacio kaj Katulo en Romo.

Modernaj odoj[redakti | redakti fonton]

La modernaj odoj havas sian genezon en l' epokoj de renesanco kaj baroko en Anglio (Spenser, Jonson, Marvell, Milton), Francio (Ronsard) kaj en Germanio (Opitz, Gryphius, Fleming). Friedrich Gottlieb Klopstock perfektigis l'odon je la majstreco. La Sturm und Drang sekvis tiun stilon. La lasta granda oda poeto antaŭ la moderno estis Friedrich Hölderlin (romantikismo). La germana ekspresionismo revivigis en la evolua de la "Neuen Pathos" (trad. nova patoso) je la lasta fojo l'odon.