Dentokuracado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Odontologio)
Dentisto kuracanta kun helpo de asistantino.
Ideala stato de dentaro.
Farmisto ĉe la dentisto, Johann Liss, ĉirkaŭ 1616-17.

Dentokuracado estas la parto de la medicino kiu zorgas pri prevento, diagnozo kaj kuracado de ĉiaj malsanoj ĉe la dentoj, la buŝo kaj la makzeloj, kun ĉiuj apudaj kaj rilataj strukturoj kaj histoj, partikulare ĉe la makzelovizaĝa (makzelo kaj vizaĝo) areo.[1]

Kvankam ĉefe rilata al dentoj plej populare, la kampo de dentokuracado aŭ la pridenta medicino ne estas limigitaj al dentoj sed inkludas aliajn aspektojn de la kraniovizaĝa komplekso inkluzive de la temperomandibula artiklo kaj aliaj apogaj strukturoj. La esprimo dentokuracado estas la praktiko de odontologio (de malnovgreka ὀδούς (odoús, "dento")) - la studo de la strukturo, evoluo, kaj anomalioj de la dentoj. Pro ilia granda interkovro en koncepto, dentokuracado ofte estas ankaŭ komprenita kiel inkludante la nun plejparte malfunkcian medicinan specialaĵon de stomatologio (la studo de la buŝo kaj ĝiaj malsanoj) pro kio la du esprimoj estas utiligitaj interŝanĝeble en kelkaj mondoregionoj.

Dentokuracado estas ĝenerale konsiderita grava por totala sano. Denta pritraktado estas aranĝita fare de la denta teamo, kiu ofte konsistas el dentisto kaj dentaj helpantoj (dentaj asistantoj, dentoflegistoj, dentoteknikistoj, kaj dentaj terapiistoj). La plej multaj dentistoj laboras en privataj praktikoj (primarkuracado), kvankam kelkaj laboras en dentaj hospitaloj (sekundara prizorgo) kaj aliaj institucioj (lernejoj, malliberejoj, armeaj bazoj, ktp.).

La historio de dentokuracado preskaŭ estas same antikva kiel la historio de la homaro kaj civilizo kie la plej frua indico originas de restaĵoj de 7000 a.K. de la fruaj Harappan-periodoj de la Induso-civilizacio (ĉ. 3300 a.K.) kiuj montris signojn de dentoj kiuj estis traboritaj datante reen 9,000 jarojn.[2] Supozeble ke dentoperacio estis la unua specialaĵo de medicino.[3]

Dentotraktado[redakti | redakti fonton]

Mikroskopa aparato uzata en denta analizo, ĉirkaŭ 1900.

Dentokuracado kutime ampleksas gravegajn praktikojn ligitaj al la buŝkavo. Buŝaj malsanoj estas gravaj kaŭzoj de popolaj san-problemoj pro ilia alta incidenco kaj troa pezo ĉie sur la globo ĉefe ĉe la malriĉuloj tuŝitaj multe pli ol aliaj sociekonomiaj grupoj. Tamen ankaŭ timo al doloro ĉe dentotraktado povas prokrastigi la traktadon kaj kuracadon.

La plimulto de dentaj pritraktadoj estas aranĝita por malhelpi aŭ trakti la du plej oftajn buŝajn malsanojn kiuj estas kario (dentokadukiĝo) kaj periodontaj malsanoj (dentokarno-malsano aŭ parodontozo). Oftaj terapioj implikas la restarigon de dentoj (plombado), ekstraktado aŭ kirurgia forigo de dentoj, malpliigo, radikpolurrabotado kaj endodonta radikkanala terapio.

Ĉiuj dentistoj en Usono spertas almenaŭ tri jarojn de subgradigaj studoj, sed preskaŭ ĉiuj kompletigas krome bakalaŭran gradigon. Tiu instruado estas sekvita de kvar jaroj da denta lernejo por kvalifiki kiel "doktoro de dentoperacio" (DD) aŭ "doktoro de denta medicino" (DDM). Dentistoj devas kompletigi kromajn kvalifikojn aŭ postedukon por aranĝi pli kompleksajn traktadojn kiel ekzemple trankviligo, buŝa kaj makzelvizaĝa kirurgio, kaj dentaj enplantaĵoj.

Pro la naturo de ilia ĝenerala trejnado ili povas aranĝi la plimulton de dentaj pritraktadoj kiel ekzemple restaŭra (plenigaĵoj, kronoj, pontaĵoj), prosteta (dentproteziko), endodonta (radikokanalo) terapion, periodontan (dentokarno) terapion, kaj eltiradon de dentoj, same kiel ekzamenojn, rentgenajn fotojn (rentgenradioj) kaj diagnozon. Dentistoj ankaŭ povas preskribi farmaciaĵojn kiel ekzemple antibiotikoj, sedativoj (trankviligilojn), kaj ajnaj aliaj medikamentoj uzitaj en pacientadministrado.

Dentistoj ankaŭ instigas preventadon de buŝaj malsanoj tra bonorda higieno kaj kutimajn, dufoje ĉiujare, kontrolojn por profesia purigado kaj taksado. Malbonfartaj kondiĉoj en la buŝkavo povas esti indikaj de sistemaj malsanoj kiaj ekzemple osteoporozo, diabeto, aŭ kancero. Multaj studoj ankaŭ montris ke dentokarna malsano estas rilata al pliigita risko je diabeto, kormalsano, kaj antaŭtempa naskiĝo. La koncepto ke buŝa sano povas havi efikon al sistema sano kaj malsano estas referita kiel "buŝ-sistema sano".

Fakaj taskoj[redakti | redakti fonton]

Tartro estas deponejo pro bakteria plato kaj ĉeesto de kalciaj saloj en salivo. Ĝi estas aro da mineralaj komponaĵoj formitaj de ĉirkaŭ 80% el neorganikaj saloj, enhavantaj fosforon, kalcion kaj natrion, kaj por la cetera 20% el diversaj substancoj. (i.a. proteinoj, karbonhidratoj). Tartro estas spaco de retenado de bakteria plato, kie kalciigitaj tavoloj povas enhavi toksajn molajn histojn. La plej bona maniero eviti tatroformadon estas havi bonan buŝan higienon, mildan brosadon, minimume du minutojn, du fojojn ĉiutage kaj fari viziton al dentisto-ĥirurgo almenaŭ unufoje jare. Regula tartroforigo ĉe la dentisto ankaŭ rekomendatas. Konvenas ne nur brosi la dentojn sed ankaŭ la gingivojn, ekzemple per denta broso kun pli molaj haroj. Oni forte rekomendas la uzon de interdentaj fadeno kaj broseto por forigi la tartra tavolo inter la dentoj, ĉar tartro aparte disvolviĝas al en malfacile atingeblaj spacoj.

Eduko kaj gradigo[redakti | redakti fonton]

Makzelvizaĝa ĥirurgo kaj dentista helpanto forigante saĝodenton.

Dro. John M. Harris komencis la unuan dentan lernejon de la mondo en Bainbridge, Ohio, kaj helpis establi dentokuracadon kiel sanprofesion. Ĝi malfermiĝis la 21an de februaro 1828, kaj hodiaŭ estas dentokuraca muzeo.[4] La unua dentokuraca kolegio, nome Baltimore College of Dental Surgery (Baltimora Postgimnazio de Dentoperacio), malfermita en Baltimoro, Marilando, Usono, en 1840. La dua en Usono estis la Philadelphia College of Dental Surgery (Filadelfia Postgimnazio de Dentoperacio), establita en 1852.[5] En 1907 Temple University akceptis proponon asimili la lernejon.

Studoj montris ke dentistoj studentinte ĉe malsamaj landoj,[6] aŭ eĉ ĉe malsamaj dentokuracaj lernejoj en unu lando,[7] povas havi malsamajn klinikajn decidojn por la sama klinika kondiĉo. Ekzemple, dentistoj studentiĝinte ĉe israelaj dentokuracaj lernejoj povas rekomendi pli ofte por la forigo de sensimptoma trafita tria molaro (saĝodentoj) ol dentistoj studentiĝintaj ĉe latinamerikajorienteŭropaj dentokuracaj lernejoj.

En Britio, la 1878-datita brita Dentistoj-Leĝo kaj la Dentists Register (Dentista Registro) de 1879 limigis la titolon de "dentisto" kaj "dentokirurgo" al edukitaj kaj registritaj praktikantoj.[8][9] Tamen, aliaj povis laŭleĝe priskribi sin kiel "dentokuracajn ekspertojn" aŭ "dentalajn konsultistojn".[10] La praktiko de dentokuracado en Britio iĝis plene reguligita per la 1921-datita Dentistoj-Leĝo, kiu postulis la registradon de iu ajn praktikanta dentokuracadon.[11] La Brita Dentokuraca Unuiĝo, formita en 1880 kun sinjoro John Tomes kiel prezidanto, ludis gravan rolon en procesigado de dentistoj praktikantaj kontraŭleĝe.[12]

En Koreio, Tajvano, Japanio, Finnlando, Svedio, Brazilo, Ĉilio, Usono, kaj Kanado, dentisto estas sanprofesiulo kvalifikita por praktiki dentokuracadon post diplomiĝado kun grado de aŭ doktoro de dentoperacio (DD) aŭ doktoro de dentokuraca medicino (DDM). Tio estas ekvivalenta al la Bakalaŭro pri Dentoperacio/Baccalaureus Dentalis Chirurgiae (BDS, BDent, BChD, BDSc) kiu estas aljuĝita en la Unuiĝinta Reĝlando kaj en la lando de la Brita Komunumo. En la plej multaj okcidentaj landoj, iĝi edukita dentisto devas kutime esti kompletigita per almenaŭ kvar jaroj de postbakalaŭra studado; ene de la Eŭropa Unio la edukado devas esti almenaŭ de kvin jaroj. Dentistoj kutime kompletigas inter kvin kaj ok jarojn de post-sekundara edukado antaŭ praktikado. Kvankam ne devige, multaj dentistoj elektas kompletigi internigan deĵoron aŭ loĝadon teme pri specifaj aspektoj de denta higieno post kiam ili ricevis sian dentokuracan gradon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Jam inter la 28-a kaj 18-a jarcento a.n.e. dentoj eble estis kuracitaj en la regiono de la Induso-civilizo. Dentodekadenco estis rara en antaŭagrikulturaj socioj, sed je la alveno de la socio de agrikulturo antaŭ ĉirkaŭ 10 000 jaroj okazis pliiĝo de kario (dentokavaĵoj).[13] Infektita dento el Italio parte purigita per ŝtoniloj, antaŭ inter 13 820 kaj 14 160 jaroj, reprezentas la plej antikva konata dentokuraco,[14] kvankam studo de 2017 sugestas, ke antaŭ 130 000 jaroj jam la Neandertaloj uzis rudimentajn dentokuracajn ilojn.[15] La Induso-civilizo jam montris pruvojn de dentokuracado praktikita tiom for kiom ĝis la jaro 7000 a.n.e., dum la Ŝtonepoko.[16] La neolitika loko de Mehrgarh (nun en la pakistana sudokcidenta provinco Baluĉio) indikas, ke tiu formo de dentokuracado rilatis al misordoj per la uzado de arkoboriloj, eble, fare de lertaj bidlaboriloj.[17] La rekonstruado de tiu antikva formo de dentokuracado montris, ke la metodoj uzitaj estis fidindaj kaj efektivaj.[18] La plej fruan dentoplenigadon, faritan per abelvakso, oni malkovris en Slovenio kaj estis datita el antaŭ 6500 jaroj.[19] Dentokuracado oni praktikis en prahistoria Malto, kiel pruvis kranio kiu havis flegmonon forigitan el la radiko de dento datita el ĉirkaŭ 2500 a.n.e.[20]

En antikva Egipto, Hesirao estis la unua persono nomita "dentisto" (grandulo de dentoj).

Antikva sumera teksto priskribas "dentovermon" kiel la kaŭzo de la kario.[21] Pruvon de tiu kredo oni trovis ankaŭ en antikvaj Hindio, Egipto, Japanio, kaj Ĉinio. La legendo de la vermo troviĝis ankaŭ en la Homeraj himnoj,[22] kaj tiom malfrue kiom ĝis la 14-a jarcento n.e. la kirurgo Guy de Chauliac ankoraŭ defendis, ke tiuj vermoj okazigas kariojn.[23]

En la 16-a jarcento a.K. la egipta t.n. Ebers-papiruso indikis interalie kiel kuraci dentojn. Rimedoj por la traktado de dentodoloro, infections and loose teeth are spread throughout the Ebers-papiruso, Kahun Papiruso, Brugsch Papiruso, kaj Hearst Papiruso de Antikva Egipto.[24] La Papiruso Edwin Smith, verkita en la 17-a jarcento a.n.e., sed kiu povas respeguli antaŭajn manuskriptojn tiom fruajn kiom eĉ ĝis de la jaro 3000 a.n.e., studas la traktadon de dislokitaj aŭ frakturitaj makzeloj.[24][25] En la 18-a jarcento a.n.e., la Kodo de Hammurabi referencis dentan elprenadon dufoje ĉar ĝi rilatis al puno.[26] Ekzamenado de restaĵoj de antikvaj egiptanoj kaj grek-romianoj pruvas fraujn klopodojn en dentaj protezoj.[27] Tamen, eble oni preparis protezojn postmorte pro estetikaj tialoj.[24]

Antikvgrekaj ŝaĝuloj Hipokrato kaj Aristotelo verkis pri dentokuracado, kiel ekzemple pri la modelo de apero de dentoj, kaj pritraktis karion kaj gingivan ŝveladon, elprenadon de dentoj per forcepso, kaj uzadon de kabloj por stabiligi perditajn dentojn kaj rompitajn makzelojn.[28] Oni diras, ke la unua uzado de dentaj aplikaĵoj aŭ pontaĵoj devenas el la Etruskoj tiom frue kiom ĝis la 700-aj jaroj a.n.e.[29] La Fenicianoj prilaboris la plej fruajn dokumentitajn dentprotezojn dum la 6a–4a jarcentoj e.n.e., konstruante ilin el oraj kabloj kaj enmetante du eburajn dentojn.[30] En antikva Egipto, Hesirao estis la unua persono nomita "dentisto" (grandulo de dentoj). La egiptanoj ligis anstataŭantajn dentojn pere de olfadenoj. Romia medicina verkisto Kornelio Celso verkis etende pri buŝaj malsanoj same kiel pri dentokuracaj traktadoj kiel ekzemple pere de narkot-enhavaj moligiloj kaj adstringiloj.[31] La plej frua dentamalgamo estis por la unua fojo dokumentita en medicina teksto de la Tang dinastio verkita de la ĉina kuracisto Su Kung en la jaro 659, kaj ĝi aperis en Germanio en 1528.[32][33]

El la Mezepoko[redakti | redakti fonton]

Mezepoka dentisto foriganta denton. Londono; ĉirkaŭ 1360-75.

Dum la Islama Orepoko oni studis dentokuracadon en kelkaj famaj libroj de medicino kiel ĉe "Medicina Kanono" verkita de Aviceno kaj "Al-Tasrif" de Al-Zahrawi kiu estis konsiderata la plej granda kirurgo de la Mezepoko,[34] Aviceno diris, ke makzelrompon oni povas redukti kongrue kun la fermogvidado de la dentoj; tiu principo estas ankoraŭ valida nuntempe. Al-Zahrawi inventis ĉirkaŭ 200 kirurgilojn kiuj ege similas al tiuj uzataj nuntempe.[35]

Dum la Mezepoko homoj ankoraŭ kredis, ke vermo traboras dentojn kaj okazigas dentmalsanojn. Historie, dentelforigojn oni uzis por trakti variajn malsanojn. Dum la Mezepoko kaj eĉ ĝis laŭlonge de la 19-a jarcento, dentokuracado ne estis profesio per si mem, kaj plej ofte dentotraktadon plenumis barbiroj aŭ ĝeneralaj kuracistoj. Barbiroj kutime limigis sian praktikon al elforigo de dentoj, kio mildigis la doloron kaj asociis ĝin al kronikajn dento-infektoj. Instrumentoj uzitaj por dentaj elforigoj datas reen el antaŭ kelkaj jarcentoj. En la 14-a jarcento, Guy de Chauliac plej probable inventis la dentan pelikanilon[36] (simila al beko de pelikano) kiun oni uzis por realigi dentelforigon ĝis la fino de la 18-a jarcento. La pelikanilon oni anstataŭis pere de la dentoŝlosilo[37] kiun, siavice, oni anstataŭis pere de moderna forcepso en la 19-a jarcento.[38]

Dentokuraca pinĉilo desegnita de Fauchard fine de la 17-a jarcento uzita en dentoreordigado.

La unua libro tute fokusita al dentokuracado estis la "Artzney Buchlein" en 1530,[28] kaj la unua dentokuraca lernolibro verkita en angla estis nomita "Operator for the Teeth" de Charles Allen in 1685.[39] Ekde la 18-a jarcento oni uzis dentojn de hundoj, pavianoj kaj ŝafoj por anstataŭi homajn dentojn.

Ĝis 1829 oni kuracis dentdolorojn aplikante brulvarmegan feron por kaŭterizi kariojn kaj dentonervojn. Plejofte homoj svenis kaj perdis konscion dum tia kuracado. Por mortigi liberigitan nervon oni uzis arsenpaston, kiu sendolorigis la pacienton. Oni uzis ankaŭ eteron, kloroformon kaj ridgason. Poste kokaino aldoniĝis al kontraŭdoloraj rimedoj. Dum jarcentoj oni uzis lignajn bastonetojn diserigitajn al fibroj je unu ekstremaĵo kaj superŝutataj de alkalaj cindroj, zingibropipro aŭ superverŝataj de aluno por purigi dentojn. Unuaj dentobrosoj datiĝas de la frua 18-a jarcento.

En Unuiĝinta Reĝlando, ne estis formala kvalifiko por la havigantoj de dentotraktado ĝis 1859 kaj nur en 1921 oni limigis la praktikadon de dentokuracado al tiuj kiuj estis profesie kvualifikitaj. La Royal Commission on the National Health Service (Reĝa Komisiono pri la Nacia Sanservo) en 1979 informis, ke estas tiam pli ol duoble tiom multaj registritaj dentistoj por 10 000 loĝantoj en Unuiĝinta Reĝlando ol estis en 1921.[40]

Moderna dentokuracado[redakti | redakti fonton]

Mikroskopa aparato uzita en dentaanalizo, ĉirkaŭ 1907.

Estis inter 1650 kaj 1800 kiam la scienco de moderna dentokuracado disvolviĝis. La angla kuracisto Thomas Browne en sia verko A Letter to a Friend (Letero al amiko, ĉirkaŭ 1656, publikigita en 1690) faris fruajn dentokuracajn observojn uzante karakteran bonhumuron:

Citaĵo
 La egiptaj mumioj kiujn mi estis vidinta, havis siajn buŝojn malfermitajn, kaj iom gapige, ili permesis bonan oportunon rigardi kaj observi siajn dentojn, inter kiuj malfacile eblis trovi iun mankantan aŭ karian: kaj tiel en Egipto, kie unu homo praktikis nur unu operacion, aŭ la malsanojn de unusola parto, devis esti necesa esti lertega profesiulo por limiĝi al tio de la traktado de dentoj, kaj iom pli bona ol tio esti dentokuracisto de la reĝo Piro, kiu havis nur du dentojn en sia kapo. 

La franca kirurgo Pierre Fauchard iĝis konata kiel la "patro de la moderna dentokuracado". Spite al la limigoj de la primitivaj kirurgaj instrumentoj dum la fino de la 17-a kaj komenco de la 18-a jarcentoj, Fauchard estis tre lerta kirurgo kiu faris rimarkindajn improvizaĵojn al dentokuracaj instrumentoj, ofte adaptante ilojn el horloĝistoj, juvelistoj kaj eĉ barbiroj, kiuj laŭ li povus esti utilaj en dentokuracado. Li enkondukis plombadon kiel traktado kontraŭ karioj. Li asertis, ke suker-derivitaj acidoj kiel tartara acido estis responsaj pro la apero de karioj, kaj ankaŭ sugestis, ke tumoroj ĉirkaŭ la dentoj kaj ĉe la gingivoj povus aperi en la plej fruaj stadioj de karioj.[41][42]

Panorama radiogradio de historiaj dentokuracaĵoj, farita en 1978.

Fauchard estis la pioniro de la prostodontiko aŭ dental reordigado, kaj li inventis multajn metodojn por anstatŭi perditajn dentojn. Li sugestis, ke anstataŭaĵoj povus esti faritaj el ĉizitaj blokoj de eburoosto. Li ankaŭ enkondukis la uzadon de dentobremsiloj, dekomence fabrikitaj el oro; li malkovris, ke la dentopozicion oni povas korekti, ĉar la dentoj sekvas la modelon de la instalitaj kabloj. Vaksigitajn fadenojn el linosilko kutime oni uzis por plifortigi la bremsilojn. Liaj kontribuoj al la mondo de la dentokuraca scienco konsistas ĉefe el lia publikiĝaĵo de 1728 nome Le chirurgien dentiste (La dentista kirurugo). En la franclingva teksto estis inkluditaj "baza buŝa anatomio kaj funkciado, dentokonstruado, kaj variaj operaciaj kaj restaŭradaj teknikoj, kaj efektive apartigita dentokuracado disde la pli ampleksa kategorio de kirurgio".[41][42]

Post Fauchard, la studado de dentokuracado rapide etendiĝis. Du gravajn librojn, Natural History of Human Teeth (1771) kaj Practical Treatise on the Diseases of the Teeth (1778), publikigis la brita kirurgo John Hunter. En 1763, li eniris en periodo de kunlaborado kun la londona dentisto James Spence. Li ekteoriumis pri la eblo dentotransplanti el unu persono al alia. Li konstatis, ke la ŝancojn de sukcesa dentotransplantado (dekomence, almenaŭ) plibonigus la faktoj ke la donacita dento estas tiom freŝa eble kaj ke ĝi kongruu laŭ grando kun la ricevonto. Tiuj principoj estas ankoraŭ uzataj en transplantado de internaj organoj. Hunter direktoris serion de pioniraj operacioj, en kiuj li klopodis por dentotransplantado. Kvankam la donacitaj dentoj neniam taŭge kongruiĝis kun la ricevontaj ginginvoj, almenaŭ unu el la pacientoj de Hunter asertis, ke li havis tri kiuj daŭris dum ses jaroj, kio estis rimarkinda atingo por tiu periodo.[43]

Moderna dentokuraca seĝo.

Gravajn progresojn en scienco oni faris en la 19-a jarcento, kaj dentokuracado evoluis el komerca industrio al profesio. La profesion ricevis registaran reguladon ĉirkaŭ la fino de la 19-a jarcento. En la Unuiĝinta Reĝlando, la leĝon Dentist Act oni aprobis en 1878 kaj la British Dental Association (Brita Dentokuraca Asocio) formiĝis en 1879. En la sama jaro, Francis Brodie Imlach estis la unua dentisto kiu estis elektita Prezidanto de la Royal College of Surgeons (Reĝa Kolegio de Kirurgoj, Edinburgo), altigante dentokuracadon samnivele kun la klinika kirurgio por la unua fojo.[44]

Specialaĵoj[redakti | redakti fonton]

En la dentokuracado ekzistas multaj specialaĵoj, kiuj koncernas distingajn problemojn de dentokuracado. Inter tiuj specialaĵoj estas:

  • Proteza dentokuracado - koncernas problemojn de restaŭro de dentovicoj kun dentprotezikoj; ĝi inkludas kelkajn disciplinojn - Materialoscienco, Propedeŭtiko de proteza dentokuracado, Kliniko de proteza dentokuracado, Kliniko de makzelvizaĝa protezado.
  • Makzelvizaĝa ĥirurgio kaj Dentkirurgio - fako de ĥirurgio kiu okupiĝas pri malsanoj kaj belecaj aŭ funkciaj problemoj rilate al la dentoj, la buŝo kaj la vizaĝo.
  • Ortodontio - koncernas problemojn de mordo kaj pozicio de dentoj.
  • Endodontio - koncernas morbojn de duraj dentaj histoj kaj dentokanaloj.
  • Infana dentokuracado
  • Parodontologio
  • Мakzelvizaĝa radiologio

Parencaj profesioj[redakti | redakti fonton]

Dentoteknikisto.

En la kampo de la dentkuracado la dentisto estas la ĝenerala kuracisto. Kelkfoje li bezonas la helpon de pli teknike ol medicine kvalifikitaj fakuloj. Kelkfoje ankaŭ la scio de la dentisto ne sufiĉas kaj ĝi devas pludirekti la pacienton al kirurgoj.

Ĉi tiuj parencaj profesioj estas:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Glossary of Dental Clinical and Administrative Terms". American Dental Association. [1] Arkivigite je 2017-12-29 per la retarkivo Wayback Machine Alirita la 2an de Majo 2016.
  2. "Stone age man used dentist drill". BBC News. 6a de Aprilo 2006. [2] Alirita la 2an de Majo 2016.
  3. Suddick, RP; Harris, NO (1990). "Historical perspectives of oral biology: a series". Critical reviews in oral biology and medicine : an official publication of the American Association of Oral Biologists 1 (2): 135–51. doi:10.1177/10454411900010020301. PMID 2129621.
  4. Owen, Lorrie K., eld. Dictionary of Ohio Historic Places. Vol. 2. St. Clair Shores: Somerset, 1999, 1217–1218.
  5. "History". Pennsylvania School of Dental Medicine. [www.dental.upenn.edu/about_us/history] Alirita la 2an de Majo 2016.
  6. Zadik Yehuda; Levin Liran (Januaro 2008). "Clinical decision making in restorative dentistry, endodontics, and antibiotic prescription". J Dent Educ 72 (1): 81–6. PMID 18172239.
  7. Zadik Yehuda; Levin Liran (Aprilo 2006). "Decision making of Hebrew University and Tel Aviv University Dental Schools graduates in every day dentistry—is there a difference?". J Isr Dent Assoc 23 (2): 19–23. PMID 16886872.
  8. Gelbier, Stanley. 125 Years of Developments in Dentistry. British Dental Journal (2005); 199, 470–473. Paĝo alirita la 11an de Decembro 2007. La registro de 1879 estis referencata kiel "Dental Register".
  9. The story of dentistry: Dental History Timeline, ĉe la retejo de British Dental Association. [3] Arkivigite je 2014-07-31 per la retarkivo Wayback Machine Paĝo alirita la 2an de Marto 2010.
  10. "Failure of Act". The Glasgow Herald. 8a de Februaro 1955. [4][rompita ligilo] alirita la 2an de Marto 2010.
  11. History of Dental Surgery in Edinburgh (PDF), en la retejo de la Royal College of Surgeons of Edinburgh. [5] alirita la 2an de Majo 2016.
  12. Gelbier, Stanley. 125 Years of Developments in Dentistry. British Dental Journal (2005); 199, 470–473. [6] alirita la 2an de Majo 2007.
  13. . How our ancestors drilled rotten teeth. BBC (29a de Februaro 2016). Arkivita el la originalo je 19a de Majo 2017. Alirita 1a de Marto 2016.
  14. Oldest Dentistry Found in 14,000-Year-Old Tooth. Discovery Channel (16a de Julio 2015). Arkivita el la originalo je 18a de Julio 2015. Alirita 21a de Julio 2015.
  15. Analysis of Neanderthal teeth marks uncovers evidence of prehistoric dentistry. The University of Kansas (28a de Junio 2017). Alirita 1a de Julio 2017.
  16. Coppa, A. et al. 2006. "Early Neolithic tradition of dentistry" (PDF). Nature. Volume 440. 6 April 2006.
  17. "Stone age man used dentist drill". BBC News. 6a de Aprilo 2006. Alirita la 24an de Majo 2010.
  18. NBC News (2008). Dig uncovers ancient roots of dentistry.
  19. (2012) “Beeswax as Dental Filling on a Neolithic Human Tooth”, PLOS ONE 7 (9), p. e44904. doi:10.1371/journal.pone.0044904. 
  20. "700 years added to Malta's history", Times of Malta, 16a de Marto 2018.
  21. History of Dentistry: Ancient Origins. American Dental Association. Arkivita el la originalo je 5a de Julio 2007. Alirita 9a de Januaro 2007.
  22. (1944) “The Story of the Tooth-Worm”, Bulletin of the History of Medicine 15 (1), p. 37–58. 
  23. Suddick Richard P., Harris Norman O. (1990). “Historical Perspectives of Oral Biology: A Series”, Critical Reviews in Oral Biology and Medicine 1 (2), p. 135–51. doi:10.1177/10454411900010020301. 
  24. 24,0 24,1 24,2 Blomstedt, P. (2013). “Dental surgery in ancient Egypt”, Journal of the History of Dentistry 61 (3), p. 129–42. 
  25. Ancient Egyptian Dentistry, gastigita en la retejo de la Universitato de Oklahomo. Alirita la 15an de Decembro 2007. Versio arkivita ĉe Wayback Machine la 26an de Decembro 2007.
  26. History of Dentistry 2001. Arkivita el la originalo je 3a de Novembro 2014. Alirita 3a de Novembro 2014.
  27. Medicine in Ancient Egypt 3. Arabworldbooks.com. Alirita 18a de Aprilo 2010.
  28. 28,0 28,1 History Of Dentistry. Complete Dental Guide. Arkivita el la originalo je 14a de Julio 2016. Alirita 29a de Junio 2016.
  29. History of Dentistry Research Page, Newsletter. Rcpsg.ac.uk. Arkivita el la originalo je 28a de Aprilo 2015. Alirita 9a de Junio 2014.
  30. Renfrew, Colin. (2012) Archaeology: Theories, Methods, and Practice, 6‑a eldono, Thames & Hudson, p. 449. ISBN 978-0-500-28976-1.
  31. Dental Treatment in the Ancient Times. Dentaltreatment.org.uk. Arkivita el la originalo je 1a de Decembro 2009. Alirita 18a de Aprilo 2010.
  32. Bjørklund G (1989). “The history of dental amalgam (in Norwegian)”, Tidsskr Nor Laegeforen 109 (34–36), p. 3582–85. 
  33. (1990) “Re-dating the Chinese amalgam-filling of teeth in Europe”, International Journal of Anthropology 5 (4), p. 325–32. 
  34. Meri, Josef. (2005) Medieval Islamic Civilization: An Encyclopedia (Routledge Encyclopedias of the Middle Ages). Psychology Press. ISBN 978-0-415-96690-0.
  35. Friedman, Saul S.. (2006) A history of the Middle East. Jefferson, N.C.: Mcfarland. ISBN 0786451343.
  36. Gregory Ribitzky Pelican. Alirita 23a de Junio 2018.
  37. Gregory Ribitzky Toothkey. Alirita 23a de Junio 2018.
  38. Gregory Ribitzky Forceps. Alirita 23a de Junio 2018.
  39. The story of dentistry: Dental History Timeline (el Retarkivo {{{1}}}), gastigita en la retejo de la British Dental Association. Alirita la 2an de Marto 2010.
  40. (Julio 1979) Royal Commission on the NHS Chapter 9. HMSO. ISBN 978-0-10-176150-5.
  41. 41,0 41,1 André Besombes. (1993) Pierre Fauchard (1678–1761): The First Dental Surgeon, His Work, His Actuality. Pierre Fauchard Academy.
  42. 42,0 42,1 Bernhard Wolf Weinberger. (1941) Pierre Fauchard, Surgeon-dentist: A Brief Account of the Beginning of Modern Dentistry, the First Dental Textbook, and Professional Life Two Hundred Years Ago. Pierre Fauchard Academy.
  43. Moore, Wendy. (30a de Septembro 2010) The Knife Man. Transworld, p. 223–24. ISBN 978-1-4090-4462-8.
  44. Dingwall, Helen, "A pioneering history: dentistry and the Royal College of Surgeons of Edinburgh", History of Dentistry Newsletter, Aprilo 2004.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Klaus Rötzscher: Forensische Zahnmedizin. Books on Demand, Norderstedt u.a. 2005, ISBN 3-8334-0372-1.
  • The World Oral Health Report 2003. WHO, Geneva 2003
  • Jutta Schönfeld: Die Zahnheilkunde im "Kitâb Zâd al-musâfir" des al-'Gazzâr [10. Jahrhundert], Sudhoffs Archiv 58 (1974), S. 380–403
  • Gerhard Baader kaj Walter Hoffmann-Axthelm: Die Entwicklung der Zahn-, Mund- und Kieferheilkunde im europäischen Mittelalter, Medizinhistorisches Journal 6 (1971), S. 113–159
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Dentistry en la angla Vikipedio.