Odysseas Elytis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Portreto en Iraklio, ĉe la t.n. Veneca Loĝio.

Odysseas Elytis - Οδυσσέας Ελύτης, vere: O. Alepoudelis (naskiĝinta la 2-an de novembro 1911 en Iraklio, mortinta la 18-an de marto 1996 en Ateno), estis novgreka poeto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En Ateno li studis juron dum kelkaj semestroj, trejnitis kiel oficiro kaj batalis en 1940 ĉe la albana fronto. Post la Dua mondmilito li estis direktoro radifonia kaj vivis dum 1948-52 en Parizo, kie li estis en intima kontakto kun la surrealistoj. Ilian influon oni bone sentis tra liaj fruaj verkoj.

Literaturhistoria graveco[redakti | redakti fonton]

Kun Giorgos Seferis, Giannis Ritsos kaj aliaj li apartenis al la t.n. Generacio de la 1930-aj jaroj, kiu tre gravis por la evoluo de la greka literaturo de la 20-a jc.

Lia verkaro havas la karakteron de novstila metaforado, sub influo de lummetafiziko kaj ekstata rigardo de la greka pejzaĝo (precipe de la Egeo, kiu iĝis kvazaŭ normo por homa vivo).

Li ankaŭ verkis bonegajn eseojn. Lia ĉefverko Aksion esti (1959; Άξιον εστί) - al kio Mikis Theodorakis komponis la muzikon - estas verko kiel oratorio. Ĝi estas tripartita kaj epopea-lirika prezento de Greklando tra la jarmiloj.

Premioj[redakti | redakti fonton]

Li estis la laŭreato de Nobel-premio pri literaturo en 1979.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Poemoj (kun originala titolo kaj titolo de la germana traduko

  • 1940 Προσανατολισμοί (Prosanatolismí, „Orientierungen“)
  • 1943 Ηλιος ο πρώτος, παραλλαγές πάνω σε μιαν αχτίδα (Ílios o prótos, „Sonne, die Erste“)
  • 1945 Άσμα ηρωικό και πένθιμο για το χαμένο ανθυπολοχαγό της Αλβανίας (Ásma iroikó ke pénthimo giá ton chaméno anthipolochagó tis Alvanías, „Heroischer und elegischer Gesang für den Leutnant, der im Albanienfeldzug verloren ging“)
  • 1959 Το Άξιον Εστί (To Axion esti)
  • 1960 Έξι και μία τύψεις για τον ουρανό (Éxi ke mía típsis giá ton uranó, „Sechs und ein Gewissensbiss für den Himmel“)
  • 1971 Το φωτόδεντρο και Η δέκατη τέταρτη ομορφιά (Der Lichtbaum und die vierzehnte Schönheit“)
  • 1971 Ο ήλιος ο ηλιάτορας (O ílios o iliátoras, „Herrscherin Sonne“)
  • 1972 Το μονόγραμμα (To Monógramma, „Monogramm“)
  • 1972 Τα ρώ του έρωτα (Ta ro tou érota, „Die Rhos des Eros“)
  • 1974 Τα Ετεροθαλή („Die Halbgeschwister“)
  • 1977 Σηματολόγιον („Das Signalbuch“)
  • 1978 Μαρία Νεφέλη („María Neféli“)
  • 1982 Τρία ποιήματα με σημαία ευκαιρίας („Drei Gedichte unter Billigflagge“)
  • 1984 Ημερολόγιο ενός αθέατου Απριλίου („Tagebuch eines nichtgesehenen April“)
  • 1985 Ο Μικρός Ναυτίλος („Der kleine Matrose“)
  • 1991 Τα Ελεγεία της Οξώπετρας („Die Elegien von Oxopetra“)
  • 1991 Η ποδηλάτισσα
  • 1995 Δυτικά της λύπης („Im Westen der Trauer“)
  • 1998 Εκ του πλησίον

Prozaĵoj (titoloj esperantigitaj)

  • 1973 La pentristo Theophilos
  • 1974 Intencoj vidigitaj (eseoj)
  • 1976 La magio de Papadiamandis
  • 1979 Pri Andreas Embirikos
  • 1990 La publikaj kaj la privataj aferoj
  • 1990 Privata strato

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • I. Rosenthal-Kamarinea: Der griechische Lyriker Odysseas Elytis. Poetische Geographie als Lebensnorm (1979)
  • M. Vitti: Odysseas Elytis (1984).