Oetwil ĉe la lago
| Oetwil ĉe la lago | |
|---|---|
| Kantono | Zuriko |
| Distrikto | Meilen |
| Koordinatoj | 47°16′16″N 8°43′17″O / 47.27111°N, 8.72139°OKoordinatoj: 47°16′16″N 8°43′17″O / 47.27111°N, 8.72139°O |
| Nombro de enloĝantoj | 8618 |
| Areo | 6,09 km² |
| Alteco | 538 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 8618 |
| Komunumkodo | 0157 |
Enhavo |
Pri la komunumo [redakti]
Oetwil ĉe la lago (germane: Oetwil am See) estas komunumo en la distrikto Meilen, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 8618 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Geografio [redakti]
Kvankam la nomo de Oetwil ĉe la lago donas la impreson, ke ĝi situus ĉe la bordo de la Lago de Zuriko, tio fakte ne estas vera. Oetwil estas krom Zumikon la sola komunumo de la distrikto Meilen, kiu ne rekte situas ĉe la lago, sed sur la dorso de la montoĉeno de Pfannenstiel. La noma aldonaĵo ĉe la lago fakte estas por distingi la komunumon de Oetwil ĉe Limato.
Trafiko [redakti]
Oetwil post la anstataŭo de la Wetzikon-Meilen-Fervojo per aŭtobuslinio ne plu disponas pri propra fervojstacidomo. Tamen la finhaltejo de la Forch-Fervojo en Esslingen ZH troviĝas tre proksime de Oetwil kaj en malmultaj minutoj atingeblas piede aŭ buse. Tiel ankaŭ Oetwil ĉe la lago estas bone konektita kun la Zurika Trafik-Unio.
Historio [redakti]
Unua dokumenta mencio de Oetwil ĉe la lago datiĝas el la jaro 860.
Vidu ankaŭ [redakti]
- Aliaj lokoj kun la nomo Oetwil
Eksteraj Ligiloj [redakti]
- Oficiala retejo de la komunumo Oetwil ĉe la lago
- Oetwil ĉe la lago en la Historia Leksikono de Svislando germane france itale
Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Oetwil ĉe la lago
Bildoj [redakti]
|
||||||