Ofenpasejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ofenpass
Rigardo de Ofenpasjekulmino al la Svisa Nacia Parko
montpasejo
Alteco 2149 m
Geografia situo CH1903: 818465 / 169360 (mapo)46.63972210.2925Koordinatoj: 46° 38′ N, 10° 18′ O; CH1903: 818465 / 169360 (mapo)
Ofenpass (Svislando)
Ofenpass (Svislando)
DEC
Ofenpass
Ofenpass
Situo de Ofenpass
Map
Ofenpass
Lando Svislando
Montaro Alpoj
Akvodislimo inter InnDanubo-Romo-Adiĝo
Ligas Zernez, Santa Maria
Infrastrukturo vojo, poŝtaŭto
vdr

Ofenpasejo aŭ en Esperanto ankaŭ Fornopasejo (romanĉe: Pass dal Fuorn kaj ankaŭ Süsom Give; germane: Ofenpass) estas montpasejo inter la svisa Kantono Grizono kaj Sudtirolo en Italio. Ĝi estas akvodislimo inter Adriatiko kaj Nigra Maro.

La pasejo en ciferoj

La pasejkulmino situas sur alteco de 2149 m s.m.. La vojo havas de Zernez ĝis Santa Maria en Val Müstair longon de 35 km. La maksimuma deklivo de la pasejo estas 12 %.

Priskribo de la vojo de okcidento al oriento

La okcidenta ramplo de la pasejo komenciĝas en Zernez sur alteco de 1473 m s.m.. La vojo grimpas tra la Svisa Nacia Parko al la pasejkulmino sur alteco de 2149 m s.m.. Oriente de la pasejo estas la fonto de rivero Romo, alfluanto de Adiĝo, kiu fluas sude de Venecio al Adriatiko. La vojo malsuprengrimpas laŭlonge de la rivero tra la Valo de Müstair al ĝia finpunkto en Santa Maria sur alteco de 1315 m s.m..

Historio

La Ofen-pasejo estis utiligata jam en prahistoria tempo. En la romia epoko tra la pasejo ne ekzistis vojo, tamen regule uzata pado. Sian nomon la pasejo ricevis de ferofandaj fornoj, kiuj jam en antikva epoko ekzistis en la regiono. Post la Batalo apud Calven en la jaro 1499, dum kiu la Tri Aliancoj venkis la Germanan Imperion, la pasejo ricevis ankaŭ la nomon Pass uff Faldieren.

Simplaj gastejoj ekzistas ek de 1490 kaj 1539 apud la ramploj de la pasejo en Il Fuorn, Buffalora kaj Sassalb. Unua regularo pri la organizo de la voja trafiko datiĝas el la jaro 1544.

Ĝis la dua duono de la 19-a jarcento la trafiko tra Ofen-pasejo utiligis simplan kamparvojon. En la jaro 1864 la vojo estis plibonigita, kio permesis la malfermon de poŝtkaleŝolinio. Ek de 1922 sur la paseja vojo funkcias poŝtaŭtolinio, unue nur dum tri monatoj jare, poste dum la tuta somerduonjaro kaj ek de 1934 la tutan jaron.

En la jaro 1909 la Svisa Federacio donis la koncesion por konstrui fervojlinion tra la pasejo, kiu devintus konekti la Retian Fervojon al la aŭstria Vinschgau-Fervojo. La fervojo neniam realiĝis, pro la eksplodo de la 1-a mondmilito kaj la financkrizo, kiun la milito kaŭzis.

Bruna urso

Sur la pasejkulmino, kiu situas nur malmulte oriente de la limo de la Svisa Nacia Parko, oni vidis en julio 2006 brunan urson, beston, kiu malaperis el Svislando en la jaro 1904.

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Projekto