Ofero de Isaako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Abrahamo kaj Isaako ekvojaĝas al la monto Morija por la ofero.

Per la fido Abraham, provate, oferis Isaakon; tiu, kiu akceptis la promesojn, ekoferis ja sian solenaskiton. (Epistolo al la Hebreoj 11,17)

Ofero de Isaako (hebree: יִצְחָק "filo de rido") estas biblia epizodo entenata en la libro Genezo (22, 2-13): Dio, por elmeti al provado la fidon de Abraham, al li ordonas oferi sian filon Isaakon. Abraham senhezite supreniras la monton Morija. Dum Abraham estas diligente pretiganta la oferon kaj jam prenanta tranĉilon, anĝelo de la Sinjoro lin blokas kaj indikas virŝafon oferendan kiel anstatuan viktimon.

La sceno, interpretita kiel antaŭfiguron de la ofero de Kristo, estas unu el la elstaraj epizodoj de la Malnova Testamento.

La rakonto en la Biblio[redakti | redakti fonton]

Laŭ la biblia rakonto, la unua biblia patriarko Abraham (hebree אַבְרָהָם, Abraham, "patro de multaj popoloj", [1], filo de Tera kaj posteulo de Sem, ricevis de Dio la promeso ke sia posteularo estos nombraj kiel la “steloj de la ĉielo” (Gn 15,1-6), malgraŭ ke mem estis jam antaŭe kun la aĝo kaj sia edzino Sara (hebree: שָׂרָה) maljuna kaj sterila.

Laŭ la biblia kronologio, Abraham jam atingis la 100an jaron [2] kaj Sara la 90-an kiam Dio faris “pakton” kun Abraham: pakto pere de kiu lia semo estus estiginta la Mesion kaj ĉiuj gentoj de la tero estus benitaj” (Gn 22,15). Abraham, homo justa kaj devota ĝis tiu tempo, jam spertis eventojn kiuj en li plifortigis senrezervan fidon kaj senkondiĉan rilate Dion. Li jam vidis kiel la biblia Dio liberigis kaj protektis la justajn personojn ilin liberigante al paganaj opresantoj, ne laste la liberigon kaj savon de la nepo Lot kaj ties filinoj en Sodomo kaj Gomoro.

La fido, ĉiukaze, staras kontraŭ la faktoj: kiel povintus Sara generi filon se konsideri ke ŝi jam antaŭis en la aĝo kaj plue estis sterila? Kiam unu el la tri Aperantoj ĉe Mambre anoncis al Abraham ke post unu jaro Sara estus generinta filon, Sara ridis (Gn 18,9-13). Sed post unu jaro fariĝis konkreta la anonco: Sara generis al Abraham Isaakon. Isaako kreskis tra la amaj zorgoj de la gepatroj kiuj jam konstatis la miraklan povon de Dio manifestiĝanta en ili per la naskigo de filo kiu estus praavo de la Mesio.

La anĝelo de Dio malhelpas ke la mano de Abraham buĉu la filon Isaakon.

2 Kaj Li diris: Prenu vian filon, vian solan, kiun vi amas, Isaakon, kaj iru en la landon, kaj oferu lin tie kiel bruloferon sur unu el la montoj, kiun Mi montros al vi. (22,3). Abraham loĝis tiujn jarojn en la filiŝta urbo Beer-Seba. La loko de la ofero, laŭ pia tradicio estus lokigenda en la teritorio en kiu poste oni estus kreinta Jerusalemon. Pribibliaj traktatoj informas ke la distanco de Beer-Seba el Jerusalemo kovras 80 kilometrojn ĉirkaŭ. Laŭ iuj bibliistoj neniu motivo kontraŭas la supozon ke Abraham atingis tiun zonon por oferi al Dio.[3] La vojaĝo, fakte daŭris tri tagojn kaj atinginte la najbarojn de la loko indikita Abraham rezignis la helpon de la servistoj kaj de la azeno kaj piedmarŝadis kun la sola Isaako kiu kunportis la lignon por la holokaŭsto. Abraham ligis manojn kaj piedojn de la filo kaj lin apogis sur la ligna kumulo: li jam estis preta buĉi kiam la angelo de Dio ekkriis...Jen la origina teksto Gnezo 11):

“10 Kaj Abraham etendis sian manon kaj prenis la tranĉilon, por buĉi sian filon. 11 Kaj ekvokis al li anĝelo de la Eternulo el la ĉielo, kaj diris: Abraham, Abraham! Kaj li respondis: Jen mi estas. 12 Kaj Tiu diris: Ne etendu vian manon sur la knabon, kaj faru al li nenion; ĉar nun mi scias, ke vi timas Dion kaj vi ne indulgis pro Mi vian filon, la solan. 13 Kaj Abraham levis siajn okulojn, kaj vidis, ke jen virŝafo malantaŭe implikiĝis per la kornoj en la arbetaĵoj. Kaj Abraham iris kaj prenis la virŝafon, kaj oferis ĝin kiel bruloferon anstataŭ sia filo. 14 Kaj Abraham donis al tiu loko la nomon: La Eternulo Vidas; tial oni ankoraŭ nun diras: Sur la monto, kie la Eternulo aperas. 15 Kaj denove anĝelo de la Eternulo vokis al Abraham el la ĉielo, 16 kaj diris: Mi ĵuras per Mi, diras la Eternulo, ke ĉar vi faris tiun aferon kaj ne indulgis vian filon, la solan; 17 tial Mi benos vin kaj Mi multigos vian idaron simile al la steloj de la ĉielo kaj al la sablo sur la bordo de la maro; kaj via idaro posedos la pordegojn de siaj malamikoj. 18 Kaj beniĝos per via idaro ĉiuj popoloj de la tero, pro tio, ke vi obeis Mian voĉon."

La fido de Abraham, la obeo de Isaako kaj la promeso pri la semo[redakti | redakti fonton]

Iuj bibliistoj rimarkigas ke Isaako estis obea kaj respektema pri la volo de la maljuna patro. Fakte dum la biblia rakonto asertas ke Abraham estis maljuna, Isaako ŝajnas esti vigora junulo plenkonscia kaj laŭvole kapabla, do, ribeli kontraŭ la patro se mem ne estus konsenta.[4]

Kristana filozofo Soren Kierkegaard en la verko Timo kaj tremo (Frygt og Baeven - Johannes de Silentio -, 1843) rimarkigas ke Abraham ne petis “kial” kaj ŝajnas ke ne informis neniun nek la edzinon nek la servistaron. [5][6]

Interpretoj[redakti | redakti fonton]

Judaj interpretoj[redakti | redakti fonton]

Dekomence precipis la interpreton de la elprovo por ke evidentiĝis la fidelecon kaj la fidon de Ahraham, Plimalfrue oni elepensis ke Dio ordonis nur simbolan kaj ne sangan oferon (11-a jarcento Rabbi Yona Ibn Janach de Hispanio: aliaj aldonas ke la realisma interpreto provokas malŝaton kaj hororon; aliaj aldonis ke per tiŭ simbola ofero Dio elmontris la malakcepton de la infanaj oferoj kiel, male, okazadis ĉe paganaj. [7]

Kristanaj interpretoj[redakti | redakti fonton]

La epizodo de la ofero de Isaako estis menciita en la Nova Testamento ĉe la Paŭla Epistolo al la Hebreoj: “17 Per la fido Abraham, provate, oferis Isaakon; tiu, kiu akceptis la promesojn, ekoferis ja sian solenaskiton; 18 nome tiu, al kiu estis dirite: Per Isaak oni nomos vian idaron; 19 pensante, ke Dio povas relevi lin eĉ el la mortintoj; el kie ankaŭ li en similaĵo lin retrovis.”(811, 17-19)

Kristanoj dekomence vidis en tiu epizodo la fidon kaj la obeon de Abraham. Ekzemple Hipolito el Romo diras ke Isaako deziris esti oferita por la bono de la mondo; aliaj vidis en la ofero de Isaako la tipon de la vorto de de Dio, aliaj kiel cetere la bibliero de la la paŭla epistolo, laŭdas la fidon de Abraham kaj la disponeblecon de Isaako. Sed la reprezentado, en Isaako, de la sorto de Jesuo Kristo, post la tielasenca komento de Origeno[8]. fariĝis precipa ĉe la Sanktaj Patroj kaj oni ekinterpretis la epizodon kiel profetaĵon pere de kiu Dio sciigas kieel estos sian volon: oferi sian Filon por la elaĉeto de la mondo.

Oni,poste, diskutis ĉu la monto Kalvario estis la loko de la ofero de Isaako aŭ tiu troviĝus en aliaj urbaj sanktaj lokoj, kiel la loko de la templo. Diskutoj kiuj hodiaŭ perdis intereson.

Islamaj[redakti | redakti fonton]

Islamanoj celebras tiun dipozicion de la Abraham kaj Isaako ofari tian oferon; sed, anstataŭ Isaako, la filo indikita de Dio estis Iŝmael kaj de la dua filo, Isaako, estis premio pro la sendiskuta obeo buĉoferi la unuenaskiton. Sur tiu anstataŭo estas konstruata tuta teologio. [9]

Modernaj[redakti | redakti fonton]

Modernaj kritikistoj substrekas ke la teksto formiĝis iom post iom laŭlonge de jarcentoj, kaj do, la fakto estas frukto de akumulado de datenoj, sed sampotencaj bibliistoj pruvas la kontraŭon, do la originan referencon al la tuta rakonto.

La ofero de Isaako en la arto[redakti | redakti fonton]

Pentraĵoj[redakti | redakti fonton]

Skulptaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ofero de Isaako de Brunelleschi,1401. .[10]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arabe: براهيم = Ibrāhīm,
  2. ” Kaj Abraham havis la aĝon de cent jaroj, kiam naskiĝis al li lia filo Isaak.” (21,5).
  3. The Illustrated Bible Dictionary zoerge de J.D.Douglas, 1980, vol. 2, p. 1025
  4. Historiisto Jozefo Flavio konigas judan tradicion Judaj antikvecoj (I, 227, Xiii,2 - Greke: Ιουδαϊκή Αρχαιολογία), laŭ kiu Isaako dudekkvine aĝis epoke de la ofero.
  5. Isacco prefigura di Cristo
  6. Isacco prefigurazione di Cristo anche nell'arte
  7. Feldman, Yael S. (2010). Glory and Agony: Isaac's Sacrifice and National Narrative. Stanford, California: Stanford University Press. ISBN 978-0-8047-5902-1.
  8. Orígenes, Homilía 8, 6.8.9: PG 12, 206-209.
  9. Isaac", Encyclopedia of Islam, volumo 4; klaso, C.
  10. Pierluigi De Vecchi ed Elda Cerchiari, I tempi dell'arte, volumo 2, Bompiani, Milano 1999. ISBN 88-451-7212-0.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bodofff, Lippman (1993). "The Real Test of the Akedah: Blind Obedience versus Moral Choice". Judaism 42 (1).
  • Bodofff, Lippman (1993). "God Tests Abraham - Abraham Tests God". Bible Review IX (5): 52.
  • Klaus W. Hälbig: Das Alphabet der Offenbarung. Neubuchstabierung des Glaubens im Licht jüdischer Mystik. St. Ottilien 2013; ISBN 978-3-8306-7582-2; besonders S. 461–508 (Abraham und Isaak)
  • Helmut Hoping, Julia Knop, Thomas Böhm (Hrsg.): Die Bindung Isaaks. Stimme, Schrift, Bild. Schöningh, Paderborn u. a. 2009, ISBN 978-3-506-76868-1

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Aliaj projektoj[redakti | redakti fonton]

Komuna entenas bildojn pri la Ofero de Jsaako [1]