Offa (Mercia)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Portreto de Offa en manuskripto de la 13-a jarcento

Offa (m. la 26-an aŭ 29-an de julio 796) estis reĝo de Mercia, Anglio, de 757 al sia morto. Li estis inter la plej gravaj anglosaksaj reĝoj.

Deveno[redakti | redakti fonton]

Offa estis ano de la reĝa familio de Mercia. Li estis posteulo de Pybba, kiu regis Mercia de ĉ. 593 al ĉ. 606, kaj parenco de Aethelbald, reĝo de 716 al 757. Lia patro nomiĝis Thingfrith.

Altroniĝo[redakti | redakti fonton]

En 757 Aethelbald estis murdata - laŭ la anglosaksa historiisto Bede, de siaj propraj korpogardistoj. Li estis sekvata de Beornred, sed Offa ankaŭ pretendis la tronon kaj forpelis tiun post malmultaj monatoj. Aethelbald tre influiĝis en aliaj regnoj de suda Anglio, sed post lia morto la influo de Mercia plurajn jarojn malpligrandiĝis.

Regado[redakti | redakti fonton]

Monero de Offa
Regnoj de Britio dum la regado de Offa

Offa sukcese restaŭris la aŭtoritaton de Mercia. Ne post 764 li ekdominis Kent, kie li eldonis ĉartojn kaj eĉ nuligis ĉarton de reĝo Egbert la 2-a ĉar "estis kontraŭleĝe ke lia malsuperulo arogis al si la rajton transdoni bienon sen la atesto [de Offa]". Ŝajne Kent ne tute akceptis lian influon: en 776 Kent sukcese ribelis kaj estis batalo ĉe Otford inter armeoj de Kent kaj de Mercia. Tamen de 785 al sia morto Offa tute superis Kent, eldonante multajn ĉartojn.

East Anglia eble sendependis de Mercia la plejparton de la regado de Offa, kaj ĝiaj reĝoj eldonis siajn proprajn monerojn. Dum la frua 790-a jardeko Offa ekeldonis monerojn en la regno. En 794 Aethelberht la 2-a, reĝo de East Anglia, estis mortigata de Offa, eble dum klopodo forĵeti la jugon de Mercia.

Aethelbald, reĝo de Mercia, kaptis iom da teritorio de Wessex, proksime al la ŝtatlimoj. Cynewulf, kiu iĝis reĝo de Wessex en 757, regajnis la plejparton de tiu teritorio. En 779, ĉe Bensington, Oxfordshire, Offa venkis Cynewulf kaj rekaptis parton de la teritorio. Post la murdo de Cynewulf en 786, Offa verŝajne helpis Beorhtric gajni la tronon de Wessex, kaj poste ŝajnas ke Beorhtric agnoskis Offa kiel superulo. Moneroj de Offa estis uzataj en Wessex, kaj Beorhtric eldonis siajn proprajn monerojn nur post ties morto. En 789 Beorhtric edziĝis al Eadburh, filino de Offa. Offa kaj Beorhtric kune ekzilis Egbert, alian pretendanton al la tronon de Wessex.

En 792 Offa pligrandigis sian influon per la edzigo de filino, Aelflaed, al Aethelred la 1-a, reĝo de Northumbria.

Dum sia regado Offa estigis fortikigatajn urbojn en Mercia.

Kimrio[redakti | redakti fonton]

La digo de Offa proksime al Knill, Herefordshire

Oftis milito kontraŭ regnoj de Kimrio. En 760 estis batalo ĉe Hereford, kaj Offa kampanjis en Kimrio en 778, 784 kaj 796.

Por protekti Mercia kontraŭ la kimroj, Offa konstruis longan termuron konatan kiel "Offa's Dyke" ("la digo de Offa"), kiu ankoraŭ videblas kaj sur kiu estas longdistanca pado.

Ekleziaj aferoj[redakti | redakti fonton]

Offa estis kristana, kaj Alcuinus laŭdis lin pro liaj pieco kaj peno instrui kristanismon al sia popolo. Tamen li kverelis kun Jaenbert, ĉefepiskopo de Canterbury de 765 al 792. Estis pluraj kialoj:

  • Jaenbert parte instigis la sukcesan ribelon de Kent en 776
  • Jaenbert pretendis almenaŭ unu monaĥejon posedatan de Offa
  • Dum la 760-a jardeko Offa nuligis donacojn de bienoj fare de reĝoj de Kent al la ĉefdiocezo de Canterbury
  • Jaenbert havis sian propran monfarejon ĉe Canterbury, kontraŭ la volo de Offa.

En 786 papo Hadriano la 1-a sendis legatojn al Anglio por doni konsilojn pri ekleziaj aferoj al reĝoj de la anglosaksaj regnoj. Tio estis la unua papa misio al Anglio post tiu de Aŭgusteno de Canterbury. La legatoj vizitis Offa, kiu ĉeestis ekleziajn konsiliojn dum ilia vizito.

En 787 Offa ege malpligrandigis la influon de Jaenbert per la fondo de nova ĉefdiocezo ĉe Lichfield, urbo en Mercia. Higbert, episkopo de Lichfield, iĝis la unua - kaj sola - ĉefepiskopo. Jaenbert rifuzis kroni Ecgfrith, filon de Offa, kiel kunreĝo de Mercia, kaj Higbert volonte aranĝis la kronadan riton. Higbert agnoskis Jaenbert kiel la plej supera ekleziulo de Anglio, sed nur ĉar li unue konsekriĝis kiel ĉefepiskopo: post la morto de Jaenbert en 792, Higbert iĝis la plej supera ekleziulo, kaj mem konsekris Aethelhard, la novan ĉefepiskopo de Canterbury.

Inter 784 kaj 791 papo Hadriano la 1-a skribis leteron al Karolo la Granda en kiu li aludis al onidiro ke Offa proponis al Karolo la senpostenigon de Hadriano. Tiu atribuis la onidiron al malamikoj de la du regantoj.

Offa estis malavara patrono de la eklezio, kaj fondis preĝejojn kaj monaĥejojn, ofte dediĉitajn al Sankta Petro. Li promesis ĉiujaran donacon de 365 arĝentaj pencoj al Romo. Tamen li superis plurajn monaĥejojn, nomumante parencojn kiel abatoj kaj abatinoj, kaj traktante ilin kiel reĝaj posedaĵoj. Virino nomita Aethelburh estis abatino de pluraj abatejoj, kaj verŝajne ŝi estis la Aethelburh kiu estis filino de Offa.

En Romo aŭ Offa aŭ Ine (reĝo de Wessex de 788 al 726) fondis Schola Saxonum (la Anglosaksan Kolegion), kiu evoluis en gastejon por vizitantoj el Anglio.

Eŭropa politiko[redakti | redakti fonton]

Dum la lastaj dekdu jaroj de sia regno Offa pligrandigis siajn diplomatajn kontaktojn kun Eŭropo, kaj aparte kun la frankoj.

Ĉirkaŭ 790 Karolo la Granda proponis ke lia filo Karolo edziĝu al filino de Offa (verŝajne Aelflaed). Offa respondis per peto ke lia filo Ecgfrith edziĝu al Bertha, filino de Karolo la Granda: tio kolerigis Karolon la Grandan, kiu rompis diplomatajn rilatojn kun Offa, kaj malpermesis anglosaksajn ŝipojn alteriĝi en siaj landoj. Gervold, abato de Abatejo Fontenelle, helpis restaŭri amikajn rilatojn.

En 794 ekleziuloj el Mercia ĉeestis eklezian konsilion kiun Karolo la Granda kunvenigis ĉe Frankfurto ĉe Majno por diskuti plurajn ekleziajn regulojn kaj kondamni hereziojn de du hispanaj episkopoj.

En 796 Karolo la Granda skribis leteron al Offa, kiun li nomis "frato". La leteroj pritraktis anglosaksajn pilgrimojn en Eŭropo kaj diplomatajn donacojn, kaj aludis al ekziloj el Anglio kaj al komercado - la eksporto de nigraj ŝtonoj de Eŭropo al Anglio kaj de manteloj aŭ toloj el Anglio. La letero estas inter la plej fruaj diplomataj dokumentoj de Anglio.

Leĝoj[redakti | redakti fonton]

Offa eldonis leĝojn, sed neniuj restas. En la antaŭparolo de sia leĝaro, Alfredo la Granda diris ke li inkludis tiujn leĝojn de Offa kiujn li konsideris la plej justaj.

Morto[redakti | redakti fonton]

Offa mortis aŭ la 26-an aŭ la 29-an de julio 796. Li entombiĝis en Bedford. Lia filo Ecgfrith mallonge sekvis lin kiel reĝo de Mercia - li mortis post nur kvin monatoj.

Edzino kaj gefiloj[redakti | redakti fonton]

Monero kun portreto de Cynefryth, edzino de Offa

Offa edziĝis al Cynethryth, kiu estis la sola anglosaksa reĝino kies kapo aperis sur moneroj. Ili havis almenaŭ unu filon - Ecgfrith, kiu mallonge sekvis Offa kiel reĝo de Mercia - kaj kvar filinojn:

  • Aelflaed, kiu en 792 edziĝis al Aethelred la 1-a, reĝo de Northumbria
  • Eadburh, kiu (laŭ la anglosaksa historiisto Asser) edziĝis al Beorhtric, reĝo de Wessex de 786 al 802, kaj kiu senintence mortvenenis sian edzon. Poste ŝi fuĝis al monaĥinejo en Francio, el kiu ŝi estis forpelata post kiam oni trovis ŝin kun viro. Tamen tio estas duba.
  • Aethelburh, kiu iĝis abatino
  • Aethelswith