Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj pri Narkotaĵoj kaj Krimo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj pri Narkotaĵoj kaj Krimo
emblemo
Stabejo de UNODC en Vieno
Stabejo de UNODC en Vieno
organization established by the United Nations
Komenco 1997 vd
Geografia situo 48° 14′ 0″ N, 16° 25′ 1″ O (mapo)48.23333333333316.416944444444Koordinatoj: 48° 14′ 0″ N, 16° 25′ 1″ O (mapo)
Sidejo Aŭstrio
Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj pri Narkotaĵoj kaj Krimo (Vieno)
Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj pri Narkotaĵoj kaj Krimo (Vieno)
DEC
Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj pri Narkotaĵoj kaj Krimo
Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj pri Narkotaĵoj kaj Krimo
Map
Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj pri Narkotaĵoj kaj Krimo
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Oficejo de Unuiĝintaj Nacioj pri Narkotaĵoj kaj Krimado (angle : United Nations Office on Drugs and Crime; akronimo : UNODC) estas oficejo de la Unuiĝintaj Nacioj kiu estis starigata en 1997 kiel la "Oficejo por Narkotaĵkontrolo kaj Krimprevento" (Office for Drug Control and Crime Prevention) per kombinado de la "Internacia Narkotaĵprevento-Programo de Unuiĝintaj Nacioj" (United Nations International Drug Control ProgramUNDCP) kaj la "Krimpreventa kaj Krimjusteca Divizio" (Crime Prevention and Criminal Justice Division) en la oficejo de Unuiĝintaj Nacioj en Vieno. Ĝi estas membro de la "Grupo de Disvolviĝo de Unuiĝintaj Nacioj" (United Nations Development Group) [1] kaj estis renomata en United Nations Office on Drugs and Crime en 2002.

Organiza strukturo[redakti | redakti fonton]

La oficejo, dunganta proksimume 1 500 homojn tutmonde, havas sian stabejon en Vieno, Aŭstrujo, kun 21 branĉoficejoj kaj du kontaktoficejoj en Bruselo kaj Novjorko. La oficejo estas gvidata fare de Administra direktoro nomumita fare de la Unuiĝintaj Nacioj-generalsekretario. Ekde 2020, tiun funkcion plenumas Ghada Fathi Waly. Antaŭe, tiu posteno estas plenumata de Yuri Fedotov, la antaŭa rusa ambasadoro en Britujo. Sekvante lian nomumon en 2010, Fedotov sukcedis al Antonio Marian Costan en tiu funkcio, kaj ankaŭ kiel Generaldirektoro de la Unuiĝintaj Nacioj-Oficejo en Vieno.

La longperspektivaj celoj de la oficejo estas la subtenado de la registaroj por pritrakti narkotaĵo-, krimo-, terorismo-, kaj korupto-rilatajn temojn, maksimumigi scion en tiuj temoj inter registaraj institucioj kaj agentejoj, kaj ankaŭ por maksimumigi konscion pri la menciitaj aferoj en la publika opinio, tutmonde, nacie kaj sur komunumnivelo. Ĉirkaŭ 90% de la financado de la oficejo venas de libervolaj kontribuoj, plejparte de registaroj. UNODC ankaŭ enhavas la sekretariejon de la "Internacia Narkotaĵkontrola Direktoraro" (International Narcotics Control BoardINCB).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. angle UNDG Members. UNDG. Arkivita el la originalo je 2011-05-11. Alirita 2014-10-09. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-05-11. Alirita 2014-10-09.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

48° 14′ 0″ N 16° 25′ 1″ O / 48.23333 °N, 16.41694 °O / 48.23333; 16.41694 (mapo)