Oficiala Gazeto Esperantista

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Oficiala Gazeto Esperantista (OGE), estis la organo de la Esperantista Centra Oficejo (CO) de 1908 ĝis 1922. Ĝi estas grava fonto por la historio de la Esperanto-Movado kaj por fruaj lingvaj diskutoj.

La unuaj paĝoj de la kajeroj de OGE ĉiam enhavis la oficialajn komunikojn (ekz. lingvajn demandojn, preparajn kaj findokumentojn de la Universalaj Kongresoj (UK), proponojn kaj diskutojn ktp.) kaj la restanta parto sciigojn de la CO kaj la Esperantaj ligoj, asocioj ktp., listojn de societoj, oficejoj ktp., sciigojn pri gazetoj, literaturo kaj diversaĵoj. Krom verda kovrilo ĉiu kajero enhavis 4-8 verdajn kromfoliojn kun anoncoj kaj negravaj sciigoj. Redaktoroj estis generalo Hippolyte Sebert kaj Gabriel Chavet. Entute aperis de junio 1908 ĝis majo 1920 77 kajeroj en 7 vol. 313, 287, 391, 422, 282, 24 kaj 190 paĝoj da teksto kaj multaj kromfolioj 25x16 de jan. 1921 ĝis jan. 1922 4 kajeroj (6 n-roj.) 4xIV+192 p. 24x16. v. Esperantista Centra Oficejo. Paul TARNOW.

Eksteraj ligiloj