Oficiala Municipokodo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Oficiala Municipakodo estas cifera serio por identigo de politikaj sendependaj municipoj. Por la landoj de la Eŭropa Unio, kiuj aplikas oficialajn municipokodojn, la sistemo estas parto de la Nomenklaturo de Unuiĝoj Teritoriaj Statistikaj, mallongigita NUTS.

 Aŭstrio

La oficiala municipokodo de Aŭstrio (germane: österreichischer Gemeindeschlüssel) estas kvincifera, kaj havas la sekvan strukturon:

La unua cifero montras la federacian landon, la dua kaj la tria ciferoj indikas la distrikton, la kvaran kaj la kvinan ciferoj signas la komunumon.

Ekzemploj:

3 25 21 = Rappottenstein

  • 3 Malsupra Aŭstrio
  • 25 distrikto Zwettl
  • 21 komunumo Rappottenstein

9 07 01 = Vieno - Neubau

  • 9 Vieno
  • 07 Neubau (7-a urba distrikto)
  • 01 -

Federaciaj landoj

 Germanio

La oficiala municipokodo de Germanio (germane: Amtlicher Gemeindeschlüssel) estas okcifera, kaj havas la sekvan strukturon:

La unuaj du ciferoj sigas la federacian landon (vidu sube), la tria cifero la distriktaron (Regierungsbezirk - se federacia lando ne havas distriktarojn, jen indikiĝas "0", krom en la kazoj de Rejnlando-Palatinato, Saksio-Anhalto kaj Malsupra Saksio, kiuj malfondis siajn distriktarojn nur dum la lastaj jaroj. La kvara cifero signas la regionon kaj la kvina la eksterdistriktan urbon respektive la distrikton (LandkreisKreis). La sesa, sepa kaj oka cifero krome - se necese - signas la komunumon aŭ senkomunuman teritorion de la distrikto.

Jen du ekzemploj:

08 1 11 000 = Stuttgart
08 Baden-Virtembergo
1 distriktaro Stuttgart
1 regiono Stuttgart
1 eksterdistrikta urbo Stuttgart
000 (la lastaj tri ciferoj ne estas bezonataj, do estas nuloj)

15 3 52 002 = Aschersleben
15 Saksio-Anhalto
3 eksa distriktaro Magdeburg
52 distrikto Aschersleben-Staßfurt
002 urbo Aschersleben

La unuaj du ciferoj por la federaciaj landoj

La unuaj naŭ federaciaj landoj de Germanio numeriĝis de nordo al sudo, la deka, Sarlando, aldoniĝis, kiam ĝi integriĝis en la ŝtaton Germanio, kaj la ciferoj 11 ĝis 16 signas la ses federaciajn landojn kiuj oficialiĝis kun la reunuiĝo de Germanio la 3-an de oktobro 1990 (aldone post tiu dato aldoniĝis la ciferoj 17 por orienta Berlino, sed tiu cifero intertempe ne plu bezonatas).

Temas do pri 01 Ŝlesvig-Holstinio
02 Hamburgo
03 Malsupra Saksio
04 Bremeno
05 Nordrejn-Vestfalio
06 Hesio
07 Rejnlando-Palatinato
08 Baden-Virtembergo
09 Bavario
10 Sarlando
11 Berlino
12 Brandenburgio
13 Meklenburgio-Antaŭpomerio
14 Saksio
15 Saksio-Anhalto
16 Turingio

 Japanio

Kodo konsistas el sescifera numero; la unuaj du ciferoj esprimas gubernion, la kvin ciferoj kun 3-a, 4-a kaj 5-a ciferoj esprimas municipon (prefektujo, urbo, urbeto, vilaĝo, kvartalo) aŭ municipan oficunion. La lasta cifero estas por kontrolcifero.

Gubernia kodo

La unuaj du ciferoj esprimas laŭ ISO 3166-2:JP.

Municipa kodo

La kvin ciferoj esprimas municipon kun unuaj du ciferoj.

Ekzemploj

"000" esprimas gubernion.

02000-1: gubernio Aomori

  • 02: gubernio Aomori
  • 000: gubernio
  • 1: kontrolcifero

14100-3: Jokohamo

  Svislando

La municipokodo de Svislando (germane Gemeindenummer, ankaŭ Code-Nr., GEOSTAT-Nr.BfS-Nr., estas nombro difinita de la svisa Federacia Oficejo pri Statistiko (germane Bundesamt für Statistik, mallongigite BfS), kiu klare signas la unuopajn teritoriojn de la lando. Registriĝis ĉiuj komunumoj, sed ankaŭ pluraj pliaj sendomaj teritorioj sen klara aparteno al kantono (ĉefe lagoj) kaj specialaj areoj apartenantaj al pluraj komunumoj, kiuj germane nomiĝas Kommunanz.

Por pure statistikaj celoj ankaŭ la komunumoj de la princlando Liĥtenŝtejno, du komunumoj de Germanio - Konstanco sude de la Rejno kaj la enklavo Büsingen am Hochrhein, ĉirkaŭita de svisa teritorio, plus la itala enklavo Campione ĉirkaŭita de svisa teritorio ricevis svisan municipokodon. Tio kompreneble ne signifas, ke Svisio strebas posedi tiujn teritoriojn.

Ĝeneralaĵoj

La disdono de la municipokodoj okazis laŭ la listigo de la kantonoj en artikolo 1 de la Federacia Konstitucio de Svisio. Ene de la kantono la numeroj ordiĝas laŭ la distriktoj kaj plue alfabete laŭ komunumoj. Komunumoj en kantonoj sen distriktoj ordiĝas laŭ simpla alfabeta ordo. La svisaj municipokodoj konsistas el kvar ciferoj.

Kantonokodoj

Disdoniĝis la sekvaj kantonokodoj:

1 Zuriko | 2 Berno | 3 Lucerno | 4 Urio | 5 Ŝvico | 6.1 Obvaldo | 6.2 Nidvaldo | 7 Glaruso | 8 Zugo | 9 Friburgo / Fribourg | 10 Soloturno | 11.1 Bazelo Urba | 11.2 Bazelo Kampara | 12 Ŝafhaŭzo | 13.1 Apencelo Ekstera | 13.2 Apencelo Interna | 14 Sankt-Galo | 15 Grizono | 16 Argovio | 17 Turgovio | 18 Tiĉino | 19 Vaŭdo | 20 Valezo | 21 Neŭŝatelo | 22 Ĝenevo | 23 Ĵuraso

En iuj statistikoj de BfS la kantonoj inkluzive de la duonkantonoj simple laŭalfabete ricevis numerojn, kio kreas la sekvan liston:

1 Zuriko | 2 Berno | 3 Lucerno | 4 Urio | 5 Ŝvizo | 6 Obvaldo | 7 Nidvaldo | 8 Glaruso | 9 Zugo | 10 Friburgo | 11 Soloturno | 12 Bazelo Urba | 13 Bazelo Kampara | 14 Ŝafhaŭzo | 15 Apencelo Ekstera | 16 Apencelo Interna |17 Sankt-Galo | 18 Grizono | 19 Argovio | 20 Turgovio | 21 Tiĉino | 22 Vaŭdo | 23 Valezo | 24 Neŭŝatelo | 25 Ĝenevo | 26 Ĵuraso

La kantonoj ricevis la sekvajn areojn de municipokodoj:

Kantono Zuriko: 0001-0261 | Kantono Berno: 0301-0996 | Kantono Lucerno: 1001-1150 | Kantono Urio: 1201-1220 | Kantono Ŝvico: 1301-1375 | Kantono Obvaldo: 1401-1407 | Kantono Nidvaldo: 1501-1511 | Kantono Glaruso: 1601-1629 | Kantono Zugo: 1701-1711 | Kantono Friburgo: 2001-2336 | Kantono Soloturno: 2401-2622 | Kantono Bazelo Urba: 2701-2703 | Kantono Bazelo Kampara: 2761-2895 | Kantono Ŝafhaŭzo: 2901-2974 | Kantono Apencelo Ekstera: 3001-3038 | Kantono Apencelo Interna: 3101-3111 | Kantono Sankt-Galo: 3201-3444 | Kantono Grizono: 3501-3987 | Kantono Argovio: 4001-4323 | Kantono Turgovio: 4401-4951 | Kantono Tiĉino: 5001-5322 | Kantono Vaŭdo: 5401-5939 | Kantono Valezo: 6001-6300 | Kantono Neŭŝatelo: 6401-6511 | Kantono Ĝenevo: 6601-6645 | Kantono Ĵuraso: 6701-6806

Ekzemploj

kantono Zürich

kantono Bern

Vidu ankaŭ