Oficialaj vortoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

EdE-O Oficialaj vortoj. Tiaj estas, krom la vortoj de la Fundamenta vortaro, la vortoj oficialigitaj de la Akademio en la „Aldonoj al la Universala Vortaro“. Ĝis nun oni kunmetis naŭ tiajn Aldonojn (la unuaj kvar ekvalidis 1909, 1914, 1921, 1929). En 1930 aperis en la redakto de Grosiean-Maupin la Plena Vortaro, kiu enhavas multajn vortojn neoficialajn, sed grandparte ĝenerale uzatajn. Kvankam ĉi tiu vortaro estis nur prepara laboro por la Plena Vortarego (revo de Z) kaj ne volis havi oficialan karakteron, la plejparto de la verkistoj ĝin rigardas kvazaŭ oficiala. (Kálmán Kalocsay)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]