Oficina hisopo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hisopo

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Lamialoj Lamiales
Familio: Lamiacoj Lamiaceae
Genro: Hisopo Hyssopus
Specio: H. officinalis
Hyssopus officinalis
L., 1753
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La oficina hisopo (Hyssopus officinalis) estas specio de hisopo, aroma arbusteto kun liniformaj folioj kaj bluaj aŭ viole bluaj floroj, kultivata por ornamo, esenco kaj medicino.[1]

En la kuirarto uzatas la folioj de la planto. Hisopo faciligas la digeston de grasaj manĝaĵoj kaj fajnigas ĉefe viandaĵojn, fiŝaĵojn, salatojn, saŭcojn, legomsupojn, kazeon kaj likvorojn.

Ĝi estas ankaŭ uzata kiel kuracplanto.

Referencoj

  1. PIV2, p. 444.