Oficina kumino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Oficina kumino

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Apialoj Apiales
Familio: Apiacoj Apiaceae
Genro: Kumino Cuminum
Specio: Oficina kumino C. cyminum
Cuminum cyminum
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La oficina kumino (Cuminum cyminum) estas specio de kumino kultivata en la mediteraneaj kaj subtropikaj regionoj por tre aromaj fruktoj uzataj, same kiel karvio, por farmaciaĵoj kaj por aromigi fromaĝojn, panon, brandon, ktp.[1]

En la kuirarto uzatas la semoj (fakte, malgrandaj fruktoj) de la planto. Kumino fajnigas ĉefe grasajn viandaĵojn, supojn, panojn, keksojn, brasikon, ruĝan beton, fromaĝon kaj likvorojn.

Kuminosemoj (maĉataj aŭ en tizano) subtenas la digeston, freŝigas la spiron kaj efikas kontraŭ flatulenco.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Kultivata nigelo

Oficina kumino (maldekstre tutaj semoj, dekstre muelita)

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. PIV2, p. 637