Oficina kumino
Oficina kumino | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Cuminum cyminum L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La oficina kumino (Cuminum cyminum) estas specio de kumino kultivata en la Mediteranea kaj subtropikaj regionoj por tre aromaj fruktoj uzataj, same kiel karvio, por farmaciaĵoj kaj por aromigi fromaĝojn, panon, brandon, ktp.[1]
En la kuirarto uzatas la semoj (fakte, malgrandaj fruktoj) de la planto. Kumino fajnigas ĉefe grasajn viandaĵojn, supojn, panojn, keksojn, brasikon, ruĝan beton, fromaĝon kaj likvorojn.
Kuminosemoj (maĉataj aŭ en tizano) subtenas la digeston, freŝigas la spiron kaj efikas kontraŭ flatulenco.