Oficiro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Oficiro estas ĝenerala nomo de ĉiuj armeaj estroj, ekde vicleŭtenanto, ĝis marŝalo, dume suboficiro estas ĝenerala nomo de ĉiuj armeaj estroj, ekde kaporalo ĝis ekskluzive vicleŭtenanto.

En multaj armeoj oni dividas oficirajn rangojn laŭ skemo simila al jena:

  • Generaloj (diversrangaj): Oni ofte nomas ilin laŭ la trupa unuo, kiun ili estras; do ekzistas brigada generalo, divizia generalo, korpusa generalo. Generalo de plej supera rango ofte nomiĝas simple generalo, tiu de la dua rango vicgeneralo, leŭtenanta generalokolonela generalo. Kie generaloj portas diversajn nombrojn da steloj en siaj insignoj, oni diras ankaŭ unu-, du- ktp. -stela generalo.
  • Superajstabaj oficiroj
  • (Simplaj) oficiroj

La rolo de la vorto "leŭtenanto" por marki malsuperecon (al kapitano, kolonelo, generalo) deriviĝas de ĝia etimologie origina signifo "viculo" ("loko-tenanto", de la franca vorto lieu = loko).

Listo de oficiroj