Ofiono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ofiono kaj la kosma ovo. Laŭ la pelasgoj li kaj Eŭrinomo generis la mondon.

Laŭ la orfea mitaro, OfionoOfioneo (el la greka Όφίων, serpento) estis titano, kiu, kune kun Eŭrinomo, regis la universon antaŭ la surtroniĝo de Krono kaj Reo. Kvankam neniu fonto mencias tion, kiel titano li verŝajne estis filo de Urano kaj Geo.

Laŭ Nono[1], Ofiono ruĝkolore gravuris sur sep slaboj ĉiujn aŭgurojn pri la destino de la universo, de la urboj kaj de ilia loĝantaro. Tio multe similigis lin al la origina orfea dio Faneso, partnero de Ananko (Eŭrinomo) kaj ankaŭ serpent-forma diaĵo kiu ĉirkaŭis la kosmon. Li estis identigita ankaŭ al la oceana titano Oceano (do Eŭrinomo estus Tetiso), multfoje prezentita kiel serpento.


Literaturaj fontoj[redakti | redakti fonton]

La plej antikva mencio pri ĉi tiu diaĵo troviĝas en la verko Heptamychia, de Ferecido (6-a jarcento a.K.). En kelkaj el ĝiaj fragmentoj, tiu filozofo priskribas la miton pri ke la unuaj konataj povoj (Zaso, Ktonio (tero) kaj Ĥrono (tempo) ekzistadis ekde la komenco de la universo, kreita de tiu lasta. Li ankaŭ rakontas la naskiĝon de Ofiono kaj la postan bataladon inter la gedioj (ĉefitaj de Krono) en unu flanko kaj Ofiono kaj lia idaro en la alia. Laŭ Ferecido, Ofiono malvenkis, kaj post interkonsento li ekziliĝis sub la Oceano.

Eŭsebio de Cezareo, mencias en sia Praeparatio Evangelica tiun miton, kaj asertas ke Ferecido prenis ĝin el la fenicia mitologio, pravigante tiun aserton per mencio pri Filo el Bibloso[2]. Verŝajne, tiu temo iĝis tre populara en la orfea poezio, pri kiu nur konserviĝas kelkaj fragmentoj. Apolonio el Rodiso priskribis kanton de Orfeo kiu pritraktas la malvenkon de Ofiono kaj Eŭrinomo, ĉifoje fare de Krono kaj Reo[3]. Li adaptis la orfean miton pri kreado, anstataŭante la bazajn gediojn Hidro kaj Geo per Ofiono kaj Eŭrinomo.

Ankaŭ Likofrono verkis pri tio, rimarkante la rolon de Reo, patrino de Zeŭso. Laŭ li, tiu titanino estis lerta batalantino, kaj pro tio ŝi sukcesis ĵeti la antaŭan reĝinon de la mondo, Eŭrinomo, al Tartaro[4]. Ŝi ankaŭ ĉefrolas tiun rakonton laŭ la verkado de Nono[5], kiu klare agnoskas Ofionon kiel pleja reganto antaŭ la surtroniĝo de Krono[6].

Ofiono en la pelasga mito pri kreado[redakti | redakti fonton]

La fama mitologiisto Robert Graves baziĝis sur tiu rakonto por pravigi sian teorion pri antikva pelasga mito, laŭ kiu Ofiono estus giganta serpento kiu spruĉis pro la dancado de la supera diino Eŭrinomo sur la maraj ondoj. Laŭ li, ambaŭ diaĵoj unuiĝis, kaj Eŭrinomo aliformiĝis en kolumbo kaj demetis la kosman ovon. Ofiono ringiĝis sur ĝi, kaj el tiu kovado naskiĝis la tuta universo.

Eŭrinomo kaj Ofiono translokiĝis al Monto Olimpo, sed la serpenta-diaĵo kolerigis la diinon pro tio ke li fanfaronis pri esti la kreanto de la Universo. Eŭrinomo piedbatis lin, elŝiris liajn dentojn kaj ekzilis Ofionon en la subteran abismon[7]. Malgraŭ tio, ŝi daŭrigis sian kreadan dancadon: Eŭrinomo generis la planedojn, kaj asignis ĉiun al titana paro[8].

Tamen, multaj fakuloj ne konsentas kun tiu interpretado, ĉar ĝi ne multe kongruas kun la konservitaj tekstoj, kaj ĝi estas tro idiosinkrazia por iĝi nerefutebla.

Aliaj roluloj same nomitaj[redakti | redakti fonton]

Krom la antaŭa, Ofiono estis la nomo de du pliaj roluloj de la helena mitologio:

  1. Ĉevalviro, patro de Amiko, tiu kiu partoprenis la nuptofeston de Piritoo kaj generis la militon kontraŭ la lapitoj[9].
  2. Giganto kiu defiis Zeŭson kaj, post batalado, estis malvenkita de li: la dia reĝo ĵetis sur li monton, kiu de tiam nomiĝas Ofionio[10].

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nono. Pri Dionizo, 41.339.
  2. Eŭsebio de Cezareo. Praeparatio Evangelica, 1.10.
  3. Apolonio el Rodiso. Pri la argonaŭtoj, 1.495.
  4. Johano Tzetzes, Pri Likofrono, 1191.
  5. Nono. Pri Dionizo, 8.158.
  6. Nono. Pri Dionizo, 7.158.
  7. Johanno Tzetzes. Pri Likofrono, 1191.
  8. Aristofano. Birdoj, 692.
  9. Ovidio. Metamorfozoj, 12.245.
  10. Skolioj pri Iliado, 8.479.