Vorbis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ogg/Vorbis)
Vorbis
Dosierfinaĵo: ogg, oga, sb0
MIME: audio/vorbis, application/ogg, audio/vorbis-config, audio/ogg
vdr
Vorbis
perda sona dosierformo • sona dosierformo vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Sekvanto Opus
TTT Oficiala retejo
vdr

Vorbis estas liberprogramara projekto gvidata de Xiph.Org Foundation (antaŭe nomata Xiphophorus company). La projekto produktas specifon de sondosiera aranĝo kaj ties programan realigon (kodekon) por perda sondensigo. Vorbis estas plejofte uzata kun la uja formo Ogg kaj estas referencata kiel Ogg Vorbis. La aranĝo estas libera kaj malfermita; Vikipedio rekomendas ĝin por vikipediaj son-dosieroj.

Emblemo de Ogg

La projekto komenciĝis en 1993. La evoluo estis pliintensigita en 1998 pro plano de Fraunhofer Society postuli pagadon pro uzado de la aranĝo MP3. La aranĝo en la versio 1.0 estis fiksita en Majo 2000 kaj stabila versio 1.0 de la referenca realigo estis publikiga la 19-an de Julio 2002.

La aranĝo Vorbis estas perda aranĝo; tio signifas, ke ĝi entenas ne la tutan sonan informon; sed ĝi klopodas konservi la informon plej gravan por la homa aŭdo. Ĝi aplikas laŭtempe varian informacion; kiam la sono estas (certasence) "simpla", ĝi uzas malmulte da informacio; malsimplejn partojn ĝi memoras detale. Vorbis uzas pli bonkvalitan psikoakustikan modelon ol MP3 kaj aliaj konkurantoj. Tio ebligas pli bonan sonon ĉe la sama dosiergrandeco.

Plia avantaĝo de Vorbis estas ke por tekstaj informoj ĝi uzas Unikodon, sed ne naciajn signarojn.

Tekstaj informoj[redakti | redakti fonton]

Priskribaj tekstaj informoj estas prezentataj per UTF-8, signara kodo de Unikodo.

ID3 uzata en MP3 komence permesis nur uzadon de nacia signarkodo ISO-8859-1, sed nek la normo de la aranĝo, nek la strukturo de la signarkodo malhelpis al la tiamaj programoj uzi iun el la multego da aliaj naciaj signarkodoj, kiuj tial multe disvastiĝis en MP3-aj dosieroj kaj ludiloj.

La nunaj programoj ĝenerale almenaŭ iom kapablas prilabori UTF-8-n, do por Vorbis ekzistas apenaŭ ia ajn tiuspeca danĝero en ĝia epoko.

Nomoj[redakti | redakti fonton]

„Ogg“ kaj „Vorbis“ vere estas du malsamaj aferoj. Ogg estas ujo por la aranĝo Vorbis; ĝi povas enhavi ankaŭ aliajn datenojn, ekzemple videoajn. La aranĝon konsistantan el Ogg kaj Vorbis oni nomas „Ogg/Vorbis“ aŭ „Ogg Vorbis“. Sed Ogg estas ankaŭ la nomo de la projekto de Xiph.Org, kaj tial oni ankaŭ nomas Vorbis mem „Ogg Vorbis“.[1][2]

La nomparto „Vorbis“ devenas el la novelo „Etaj dioj“ (angle small gods) de Terry Pratchett. Multaj diras, ke ankaŭ „Ogg“ devenas el rolulo el liaj novelo, nome de Gytha Ogg el novelo „diskomondo“ (discworld); laŭ aliaj, ĝi estas esprimo el la komputila ludo Netrek kaj signifas „provi sukcesi ion senkonsidere al estontaj perdoj“.

Difinoj kaj normoj[redakti | redakti fonton]

La difino de Vorbis estas publikigata ĉe la retejo de Xiph.Org.[3] La teknika difino de Ogg estis publikigita en RFC 3533. Ĝia MIME-kodo estas "application/ogg".

Sonludiloj[redakti | redakti fonton]

Aparatoj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas speciala versio de malkodilo de Vorbis ("Tremor") por senglitpunktaj komputiloj, kiu precipe taŭgas por poŝaj sonludiloj.

La aranĝon subtenas, ekzemple:

  • Aparatoj kun la mastrumsistemo Android de Google[4]
  • Sonludiloj de "COWON" kiel "D2"
  • La serio "YP" de Samsung
  • Multaj sonludiloj de iRiver
  • Sonludiloj "Sansa Clip", "Sansa Clip+" kaj "Sansa Fuze" de Sandisk

Kelkaj sonludiloj devende ne subtenas Vorbison, sed povas ludi ĝin post enmeto de la firmprogramo "Rockbox".

Komputilaj programoj[redakti | redakti fonton]

Multaj sonludaj programoj por multaj mastrumsistemoj kapablas ludi Vorbisajn dosierojn. Inter ili estas la plurplatformaj liberaj programoj kiel "VLC media player" kaj "MPlayer", kaj la Vindozaj programoj kiel "Winamp" kaj "foobar2000". La oficiala retejo de "Xiph" enhavas listojn de programoj kun defaŭltaj kapabloj je Vorbis.[5][6]

Kvankam la "iTunes" de "Apple" kaj "Windows Media Player" de "Microsoft" defaŭlte ne povas sonigi la aranĝon, elŝuteblas aldonaĵoj por tio.[7][8]

La aranĝon ankaŭ subtenas la plurplatformaj sonredaktilo "Audacity" kaj bibliotekaroj "FFmpeg", "GStreamer" kaj "Helix DNA".

Kiel estis rekomendite en HTML 5, jenaj TTT-legiloj povas ludi sonon en Vorbiso sen kromprogramoj: "Mozilla Firefox" (ekde versio 3.5)[9], "Google Chrome" (jam en 3.0.182.2)[10], "SeaMonkey" (ekde 2.0)[11], "Opera" (ekde 10.5)[12][13].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Speex — perda algoritmo de Xiph.Org Foundation por voĉaj sondatenoj
  • FLAC — senperda algoritmo (alprenita de Xiph.Org Foundation) por sondatenoj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Vorbis en la angla Vikipedio.